Edward Alexander MacDowell (naskiĝis la 18-an de decembro 1860 en Novjorko, Nov-Jorkio, kaj mortis la 23-an de januaro 1908 samloke) estis grava usona komponisto kaj pianisto.
Edward MacDowell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edward Alexander MacDowell |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1860 en Nov-Jorko, Usono |
Morto | 23-an de januaro 1908 (47-jaraĝa) en Nov-Jorko, Usono |
Tombo | MacDowell Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio • Hoch Conservatory • Konservatorio de Parizo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marian MacDowell |
Okupo | |
Okupo | pianisto • komponisto • piano instruisto • profesoro de muziko |
Verkoj | Piano Concerto No. 2 in D minor Woodland Sketches |
MacDowell ricevis pianoedukadon de Teresa Carreño kaj studis ekde 1876 en Parizo ĉe Antoine François Marmontel kaj Marie Gabriel Augustin Savard, en Wiesbaden ĉe Louis Ehlert samkiel ĉe Joachim Raff kaj Carl Heymann ĉe la Hoch'sches Konservatorium en Frankfurto ĉe Majno. En 1888 li revenis en Usonon kaj fondis American Academy of Arts and Letters kaj la artistokolonion MacDowell Colony en Peterborough, Nov-Hampŝiro. Dum ok jaroj li direktis la faman Boston Symphony Orchestra. En 1896 li fariĝis la unua profesoro por arto kaj muziko ĉe la Universitato Kolumbio en Novjorko.
Kiel unua usona komponisto li gajnis respekton de la eŭropanoj. Lia famo baziĝas sur liaj pianokomponaĵoj kaj la muzikigoj de poemoj de germanaj lirikistoj kiel Heine kaj Goethe.
Senpagaj partituroj de Edward MacDowell en la International Music Score Library Project
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Edward MacDowell, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.