La Eŭropa Patent-Organizaĵo estis fondita en 1973.
Ĝi konsistas el la Eŭropa Patent-Oficejo (EPO), kiu atribuas kaj administras la eŭropajn patentojn, kaj administra konsilio, kiu kontrolas la funkciadon de la oficejo.
Eŭropa Patent-Organizaĵo | ||
---|---|---|
registara organizaĵo • internacia organizaĵo • patentoburoo | ||
Komenco | 1977 vd | |
Sidejo | Munkeno | |
Membro de | RIPE Network Coordination Centre vd | |
Filioj | Eŭropa Patenta Organizaĵo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La organizaĵo estas sendependa de Eŭropa Unio kaj EPO ne estas EU-instanco. Tamen, la Eŭropa Komisiono havas observanton en la estraro kaj estas invitata al kunvenoj.
EPO ricevas 123 000 petojn por eŭropa patento jare kaj atribuas 30 000. Ĝi estas financata per kotizoj de la patent-petantoj. La oficialaj laborlingvoj estas angla, franca kaj germana. Kvankam eblas deponi peton en oficiala lingvo de ŝtato subskribinta la Eŭropan Patent-Konvencion, traduko al unu el la tri oficialaj lingvoj necesas. Post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭropa Patent-Organizaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.