La Duklando Brunsvigo, germane Herzogtum Braunschweig, estis germana ŝtato kun la samnoma ĉefurbo kiu ekzistis inter 1814 kaj 1945, unue kiel duklando Brunsvigo (ekde 1871 kiel parto de la Germana Regno), ekde la Novembra Revolucio 1918 kiel respubliko (Freistaat Braunschweig = Libera Ŝtato Brunsvigo = Respubliko Brunsvigo) ene de la Vajmara Respubliko.
Duklando Brunsvigo | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
duklando • administra teritoria unuo | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Areo: | 3672,2 km² | ||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 494,339 (1910) | ||||||||||||||||||
Nacia konsisto: | germanoj | ||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Patrina lando: | |||||||||||||||||||
Estiĝo: | |||||||||||||||||||
Pereo: | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
La duklando Brunsvigo estis posteulo de la iama princlando Brunsvigo-Wolfenbüttel, kaj estis najbara al la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, posta reĝlando Hanovro. Ambaŭ landoj, Brunsvigo-Wolfenbüttel kaj Brunsvigo-Luneburgo, en la 13-a jarcento devenis el la tiama komuna duklando Brunsvigo-Luneburgo. En 1945 la du landoj estis reunuigitaj en la nove fonditan federacian landon Malsupra Saksio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Duklando Brunsvigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.