Dnestro (ukraine Дністер , rumane Nistru, pole Dniestr, ruse Днестр , dum antikvaj tempoj malnovgreke Τύρας , latine Týras), alternative ekde la 2010-aj jaroj ankaŭ Dnistro, estas rivero 1352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio, kiu alfluas la Nigran Maron.
Dnestro | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 352 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Dniester Lyman |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio kaj Moldavio |
Regionoj | Odesa provinco |
| |
La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj, ĉe urbeto Starij Sambir (ukraine Старий Самбір) proksime de la pola limo.
Fluante sudorienten, ĝia akvo pasas la akvobaraĵon de Dubosari. Poste alfluas ĝin la rivero Bîc. Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron. La larĝa delto de la rivero konsistas el pluraj riverobranĉoj, kies akvo fluas en marĉan lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дністровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ŝipoj.
Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.
La rivero gravas por ŝipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.
La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ĉe-borde
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dnestro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.