David Livingstone (naskita je la 19-a de marto 1813 en Blantyre, Skotlando; mortinta je la 1-a de majo 1873 en Chitambo, Zambio) estis skota misiisto kaj Afriko-esploristo.
David Livingstone | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
David Livingstone | |||||
Naskiĝo | 19-an de marto 1813 en Blantyre | ||||
Morto | 1-an de majo 1873 (60-jaraĝa) en Ilala Hill | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | malario vd | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Religio | Kongregaciismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Skotlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Glasgovo • Charing Cross Hospital Medical School • Imperial College School of Medicine • Gilbertfield House School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Charles Livingstone vd | ||||
Edz(in)o | Mary Livingstone vd | ||||
Infanoj | Agnes Livingstone Bruce vd | ||||
Parencoj | Robert Moffat (explorateur) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo • kuracisto-verkisto • geografo • verkisto • misiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis komence koton-teksanto, sed okupiĝis krom tio pri medicino kaj teologio. Li veturis en 1840 al Sud-Afriko kiel misiisto de la Londona Misia Asocio. En 1849 li travojaĝis de la misiejo Kolobeng en Beĉuanio el la dezerto Kalahari ĝis al Ngami-lago. Li atingis en 1851 en nova vojaĝo la supran fluon de Zambezi. Li travojaĝis ekde 1853 ĝis 1856 tutan Sud-Afrikon de Zambezo ĝis Luando kaj reen ĝis Quelimane. Dum tio li iĝis la unua eŭropano kiu vidis novembre en 1855 la Viktorian Akvofalon de Zambezi. Reveninte en la patrujon, li eldonis la libron "Missionary travels and researches in South Africa".
Laŭ komisio de la brita registaro en marto 1858 li iris kun sia frato Charles Livingstone kaj kvin aliaj eŭropanoj denove al Quilimane kaj al areo de Sambesi. Li serĉis la fonton de la rivero ĉe la Malavi-lago.
Li mortis la 1-an de majo pro disenterio en Ilala ĉe suda bordo de Bangveolo. Li estis entombigita en la abatejo de Westminster la 18-an de aprilo 1874. Skribitas sur la tomboŝtono: "Brought by faithful hands over land and sea, here rests David Livingstone, missionary, traveler, philanthropist, born March 19, 1813, at Blantyre, Lanarkshire, died May 1, 1873, at Chitambo's village, Ulala. Other sheep I have which are not of this fold; them also I must bring (John 10:16)."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article David Livingstone, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.