Cormac McCarthy (naskiĝis la 20-an de julio 1933, mortis la 13-an de junio 2023) estis usona verkisto, gajnanto de la Premio Pulitzer pro sia libro de 2006, The Road (la vojo).
Lia libro de 2005, No Country For Old Men (Neniu Lando por Maljunuloj) estis adaptita en filmo de la Fratoj Coen. La filmo gajnis Akademiajn Premiojn inkluzive de Plej Bonkvalita Filmo.
Cormac McCarthy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cormac McCarthy | |||||
Naskonomo | Charles Joseph McCarthy Jr. | ||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1933 en Providence | ||||
Morto | 13-an de junio 2023 (89-jaraĝa) en Santa Fe | ||||
Tombo | nekonata valoro vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Loĝloko | Providence • Knoxville • Alasko • Knoxville • Ĉikago • Knoxville • Sevier County • Asheville • Nov-Orleano • Knoxville • Irlando • Parizo • Ibizo • Vaŝingtono • Rockford • Louisville • Tucson • El Paso • Naŝvilo • Leksingtono • Santa Fe • Knoxville • El Paso • Santa Fe vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tenesio • Katolika Liceo de Knoxville vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Charles J. McCarthy vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • dramaturgo • verkisto • filma scenaristo • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | dramo • prozo • kina scenverkado • filmo vd | ||||
Aktiva dum | 1965–2022 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Suttree ❦ Blood Meridian ❦ All the Pretty Horses ❦ The Border Trilogy ❦ No Country for Old Men ❦ The Road ❦ Stella Maris ❦ The Passenger vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
McCarthy verkis 10 librojn pri la Suda Usono, inkluzive de Blood Meridian de 1985, kiu estis kronita de la revuo Time kiel unu el la 100 plej bonkvalitaj libroj en angla literaturo de 1925 ĝis 2005. Kritikisto Harold Bloom kronis lin kiel unu el la kvar ĉefaj usonaj verkistoj de nia tempo, kune kun Don Delilo, Thomas Pynchon kaj Philip Roth.
Cormac McCarthy naskiĝis la 20-an de julio 1933 en Providence, Rod-Insulo kaj translokiĝis en 1937 al Knoxville, Tenesio. Li estas la tria el familio de 6 infanoj kaj lia patro estis sukcesa advokato en Tenesio. Inter 1951 kaj 1953 li diplomiĝis en arto en la universitato de Tenesio. En 1953 li membriĝis en la usona aerarmeo kie li servis 4 jarojn, iujn en Alasko.
McCarthy uzas interpunkcion malabunde, eĉ anstataŭigante plej multajn komojn per la vorto "kaj" por krei polisindeton, kaj tiel ĝi estis nomata "la plej grava vorto en la leksiko de McCarthy". En intervjuo, li diris al Oprah Winfrey, ke li preferas "simplajn deklarajn frazojn" kaj ke li uzas majusklojn, punktojn, fojan komon aŭ dupunkton por ekigi liston, sed neniam punktokomojn. Li ne uzas citilojn por Wiki Esperantodialogo kaj kredas, ke ne ekzistas kialo por "forviŝi la paĝon per strangaj marketoj.
|
Saul Bellow laŭdis lian "absolute superfortan lingvouzon, ĝiajn vivigajn kaj mortigajn frazojn". Richard B. Woodward priskribis lian verkadon kiel "rememorigan pri frua Hemingway". Male al pli fruaj verkoj kiel Suttree kaj Blood Meridian, la verko de McCarthy post 1993 uzas simplan, retenitan vortoprovizon.
La romanoj de McCarthy ofte prezentas eksplicitan perforton. Multaj el liaj verkoj estis karakterizitaj kiel nihilismaj, precipe Blood Meridian. Multaj el liaj pli postaj verkoj estis karakterizitaj kiel tre moralismaj. Lia malfrua romano The Road prezentas moralecon kiel laikan kaj devenantan de individuoj, kiel la patro, kaj aparta de Dio.
La malgaja perspektivo de la estonteco, kaj la nehoma fremda antagonisto laŭdire reflektas la timon en Usono de la epoko post la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Multaj el liaj verkoj prezentas individuojn en konflikto kun socio, agante laŭ instinkto prefere ol laŭ emocio aŭ penso. Alia temo tra multaj el la verkoj de McCarthy estas la netaŭgeco aŭ malhomeco de tiuj en aŭtoritato, precipe en policoj.
|
Rezulte, li estis etikedita kiel la "granda pesimisto de usona literaturo".
(updated version published 26 October 2011)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cormac McCarthy, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.