Nihilismo (el la latina nihil nenio) estas filozofio, kiu pridubas (en sia ekstrema formo—absolute neas) ĝenerale akceptitajn valorojn, idealojn, normojn de moralo, kulturon aŭ fundamentajn konceptojn, kiel objektiva vero, scio, moralo, valoroj aŭ la signifo de vivo.
Diversaj nihilismaj pozicioj tenas en malsamaj manieroj, ke homaj valoroj estas sensencaj, ke vivo estas sensenca, ke scio estas neebla. Granda antaŭulo de neniismo estis Friedrich Nietzsche kiu juĝis ke valoras nur celado al supervaloro. Neniismo estas videbla ankaŭ ĉe ekzistadistoj, ekz. Jean-Paul Sartre laŭ kiu homo kaj mondo estas mema absurdo. Laŭ Sartre valoras nur heroa agado kontraŭ la naturo de la mondo kiu agus kvazaŭ io estus valoreca. Friedrich Heinrich Jacobi estis influa germana filozofo kaj elstaris ĉar stampis la terminon "Neniismo" kaj disvastigis ĝin kiel unua problemo de la pensaro de la Klerismo partikulare en la filozofaj sistemoj de Baruch Spinoza, Immanuel Kant, Johann Fichte kaj Friedrich Schelling.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nihilismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.