Cindrulino (angle Cinderella) estas 1950-a animacia filmo bazita sur la fabelo de Charles Perrault Cendrillon ou la Petite pantoufle de verre kaj sur la fabelo de Jacob kaj Wilhelm Grimm Aschenputtel.
La filmo estis reĝisorita de Clyde Geronimi kaj produktita de Walt Disney.
Cindrulino | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | la angla |
Kina aperdato | la 4-a de marto 1950 |
Daŭro | 72 minutoj |
Ĝenro | animacia filmo, fantasto |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Ken Anderson • Ted Sears • Homer Brightman • Joe Rinaldi • Bill Peet • Harry Reeves • Winston Hibler • Erdman Penner |
Muziko de | Paul Smith • Oliver Wallace • Mack David • Jerry Livingston • Al Hoffman |
Ĉefrolantoj | Ilene Woods, Eleanor Audley, Verna Felton, Rhoda Williams |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Distribuo | RKO Pictures |
Honorigoj | Ora Urso |
IMDb | |
Disney perdis konektojn kun la eŭropaj kin-merkatoj pro la Dua Mondmilito, kaj spertis malsukcesojn kiel Fantasia aŭ Bambi, kiuj pli poste iĝus sukcesoj danke al repremieroj kaj al lanĉado en videokasedoj. Tamen, tiumomente la studio havis ŝuldojn de pli ol 4 milionoj da dolaroj. Walt Disney kaj siaj animaciistoj denove revenis al la produktado de longfilmoj en 1948, post produkti serio da kurtfilmoj. Ili havis la ideon adapti la ferakonton Cendrillon de Charles Perrault. Post du jaroj, Cindrulino ricevis sian premieron la 15-an de Februaro 1950 en Bostono. La 4-an de marto 1950, ĝi estis premierita en la tuta lando.
En 2002 kaj 2007 la filmdaŭrigoj Cindrulino 2: Sonĝoj iĝas veraj kaj Cindrulino 3: Reen en la tempo aperis.
Post la morto de siaj gepatroj, knabino vivas kun sia duonpatrino kaj siaj duonfratinoj. Sed ŝi estas malamata de ili, kaj devas plenumi ĉiajn hejmajn laborojn. Ĉar ŝi devas ankaŭ forigi la cindrojn de la kameno, ŝi estas nomata «Cindrulino». Unu tagon, ĉiuj ricevas inviton al granda balo kiun aranĝas la reĝo de la lando, por ke la princo trovu edzinon, kaj Cindrulino vidas la ŝancon unufoje senti sin kiel la aliaj inoj de sia aĝo. Ŝiaj amikoj, musoj kaj birdoj, riparas malnovan robon por ŝi, sed la duonfratinoj detruas ĝin. Per la helpo de sia fe-baptopatrino, Cindrulino kapablas iri al la balo kaj enamiĝas al la princo. Kiam eksonas la dek du sonorilbatoj, Cindrulino devas eliri el la palaco antaŭ ol la sorĉo malaperos. Ŝi lasas kristalan ŝuon sur la stuparo. Per tiu ŝuo, la princo trovas ŝin, edziĝas kun ŝi kaj ambaŭ estas feliĉaj por ĉiam.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cindrulino (filmo de 1950), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.