Bambi estas usona animacia filmo produktita de Walt Disney kaj publikigita en 1942.
Ĝi estis bazita en la rakonto Bambi, vivo en la arbaro ("Bambi, ein Leben im Walde" laŭ la germana originalo), publikita en 1923 de la aŭstria verkisto Felix Salten. La produktado okazis dum la Dua Mondmilito kaj tio iamaniere influis la ideologion kaj nuancojn de la filmo.
Bambi | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | Bambi |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 9-a de aŭgusto 1942 |
Daŭro | 70 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Buĝeto | 858.000 USD |
Reĝisoro(j) | Supervising director David Hand Sequence directors James Algar Samuel Armstrong Graham Heid Bill Roberts Paul Satterfield Norman Wright |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Rakonta direktado Perce Pearce Rakonta adapto Larry Morey Rakonta development Vernon Stallings Melvin Shaw Carl Fallberg Chuck Couch Ralph Wright |
Laŭ la verko de | Felix Salten (romano Bambi, vivo en la arbaro) |
Filmita en | Usono |
Muziko de | Frank Churchill Edward H. Plumb |
Ĉefrolantoj | Bobby Stewart Donnie Dunagan Hardie Albright John Sutherland Paula Winslowe Peter Behn Tim Davis Sam Edwards Will Wright Cammie King Ann Gillis Fred Shields Stan Alexander Sterling Holloway |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Distribuo | RKO Radio Pictures |
Honorigoj | Genesis Award |
IMDb | |
Temas pri la vivo de kapreolo kaj liaj amikoj, la cervedoj, la kuniklo, la mefito ktp. Ĝi iĝis tre populara tutmonde.
Bambi estas la historio de malgranda kapreolo, rakontita el lia perspektivo, kiu portas la spektanton al liaj mondo kaj vivo. Kun liaj amikoj, ekzemple Frapulo la kuniklo, Floro la mefitino kaj lia estonta parulino Falena, ĝi spertas saĝajn lecionojn pri amo kaj vivo. Pri la danĝero, kiun reprezentas la homo, li lernas de la Princo de la Arbaro, kaj el propraj spertoj kiel la perdo de lia patrino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bambi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.