Christian Andreas DOPPLER (Esperantigite: Doplero) (29-a de novembro 1803, Salzburg — 17-a de marto 1853, Venecio) estis aŭstra matematikisto kaj fizikisto.
Christian Doppler | |
---|---|
Christian Doppler, desegnita portreto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1803 en Salcburgo, Electorate of Salzburg, Sankta Romia Imperio |
Morto | 17-an de marto 1853 (49-jaraĝa) en Venecio, Reĝlando Lombardujo-Venetio, Aŭstra imperio |
Mortokialo | pulma malsano |
Tombo | Cemetery of San Michele |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno • Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago • Universitato de Vieno |
Familio | |
Edz(in)o | Mathilde Sturm |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • fizikisto • akademiulo • astronomo • pedagogo • profesoro |
Verkoj | efiko de Doppler |
TTT | |
Retejo | https://www.christian-doppler.net/ |
Doppler estas ĉefe konata pro Doppler-efiko, kiun li teorie asertis en 1842.
Christian Doppler naskiĝis en familio de ŝtontajlistoj, sed pro malforta korpa konstitucio ne povis labori mem en tiu profesio. Li studis ĉe la universitatoj de Vieno kaj Salzburg, poste instruis matematikon kaj fizikon en la politeknika instituto, poste en la Universitato de Karolo, Prago. Ekde 1847 li instruis en Berg- und Forstakademie de Selmec.
Dum la marta revolucio li fuĝis al Vieno, kie li en 1850 fariĝis direktoro de la Fizika instituto kaj profesoro de la universitato de Vieno. Liaj prelegoj forte influis junan studenton Gregor Mendel, la estontan „patron de genetiko“.
1853 Christian Doppler mortis en Venecio pro pulmomalsano. Sur la tombejo de San Michele troviĝas memortabulo pri li, sed lia tombo en tiu tombejo ne estas konata.
Lia ĉefverko estis „Über das farbige Licht der Doppelsterne und einiger anderer Gestirne des Himmels“ („Pri la kolora lumo de duopaj steloj kaj kelkaj aliaj astroj“), prelegita la 25-an de majo 1842 antaŭ la „Reĝa bohemia societo pri sciencoj“, en kiu li postulis la Doppler-efikon: ke ondoj antaŭ moviĝanta objekto kunpremiĝas, dum ili etendiĝas malantaŭ la objekto. Ĝi estis eksperimente konfirmita 1845 por sonaj ondoj (Buys-Ballot) kaj 1848 por lumaj ondoj (Fizeau), William Huggins aplikis la teorion al la moviĝo de steloj. Kiam malkovriĝis la ruĝenŝoviĝo, astronomoj komprenis ke tio estis konsekvenco de Doppler-efiko se galaksioj formoviĝas (ekspansio de Universo, praeksplodo).
Memortabuloj pri li troviĝas en Salzburg (loĝdomo vidalvide de Salcburgia teatro) kaj en Vieno. Fonduso Doppler celas konatigi lian verkon. Serio da aŭstraj Christian-Doppler-laboratorioj omaĝas lin. La scienca muzeo de Salzburg („Haus der Natur“) prezentas ampleksan ekspozicion pri li kaj lia verko. Asteroido portas lian nomon la 3905 Doppler.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Christian Doppler, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.