Cestoda aŭ Cestodoj (Cestoidea) estas la nomo por klaso de parazitaj platvermoj, ofte nomitaj tenioj, de la filumo Platihelmintoj.
Ĝiaj membroj vivas en la digesta sistemo de vertebruloj se plenkreskuloj, kaj ofte en la korpoj de diversaj bestoj se junaj. Ĉirkaŭ mil specioj estis priskribitaj, kaj ĉiu vertebrula specio povas esti parazitata de almenaŭ unu specio de tenio. Pluraj specioj parazitas homojn post esti konsuminta nesufiĉe kuiritan viandon kiel ekzemple porkaĵo (T. solium), bovaĵo (T. saginata), kaj fiŝo (specioj de Diphyllobothrium), aŭ manĝaĵon preparitan en kondiĉoj de malbona higieno (specioj de Hymenolepis aŭ Echinococcus).
T. saginata, la bovaĵotenio, povas kreskigi ĝis 20 m; aliaj specioj povas kreski al pli ol 30 m, kiaj la plej granda nome la balentenio Polygonoporus giganticus.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cestodo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.