La Centra Partio (norveglingve Senterpartiet) estas centrisma kaj kamparana politika partio en Norvegio, fondita en 1920.
La programo de la Centra Partio ne baziĝas sur iu ajn el la ĉefaj ideologioj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj : ĝi plivole emfazas la administradon de malcentralizita ekonomio kaj efikan politikan decidofaron.
Ekde sia fondo ĝis 2000, la partio aliancis nur kun nesocialismaj registaroj. Ĝi tamen ŝanĝis sian longtempan strategion en 2005 kaj aniĝis al ruĝa-verda koalicio. Ekde 1972, ĝi cetere daŭre kontraŭis la aniĝon de Norvegio al Eŭropa Unio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Centra Partio (Norvegio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.