La Storting (norvege Stortinget kun la finaĵo -et, kiu korespondas al la gramatika artikolo la), laŭvorte plimalpli granda kunveno, estas la nacia parlamento de Norvegio.
Parlamento de Norvegio | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento • duĉambra parlamento • parlamento | |||||
Komenco | 1814 vd | ||||
Geografia situo | , 10° 44′ 24″ O 59.91305555555610.7459° 54′ 47″ N, 10° 44′ 24″ O | ||||
Lando(j) | Norvegio vd | ||||
Sidejo | Parliament of Norway Building | ||||
Situo | Oslo | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Masud Gharahkhani • Olemic Thommessen • Tone W. Trøen • Eva Kristin Hansen vd | ||||
Filioj | Parliamentary Ombudsman for the Norwegian Armed Forces • Norwegian Parliamentary Intelligence Oversight Committee • Norwegian National Human Rights Institution • Parliamentary Ombud • Office of the Auditor General of Norway vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Q65115201 vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | staten | ||||
Ĝi konsistas el du parlamentaj ĉambroj, Lagting kaj Odelsting. Post parlamentaj balotoj la elektitaj deputitoj memstare dividiĝas inter la du ĉambroj, kiuj aparte dum la diskuto de ampleksaj leĝoj laboras dise. Kvarono de la parlamentanoj konsistigas la Lagting, kaj la plimulta resto la Odelsting. La historia divido de la du ĉambroj per leĝo de la 20-a de februaro 2007 malvalidiĝis, sed la ŝanĝo nur efektiviĝis post la parlamentaj balotoj de la jaro 2009.
Momente estas 169 parlamentanoj - el ili 150 estas rekte elektataj en la norvegaj provincoj, kaj la restaj 19 estas aldonaj parlamentaj esĝoj por ekvilibrigi la nombron de parlamentanoj po partio kun la la tutlandaj procentaĵoj po partioj laŭ la voĉdonaj rezultoj.
Tipa por la politika klimato de Norvegio estas la fakto, ke la seĝoj de la parlamenta plenkunsido ne dividiĝas laŭ frakcioj, do laŭ grupoj de sampartianoj, sed laŭ reprezentantoj de la unuopaj geografiaj regionoj.
Parlamenta prezidanto estas Olemic Thommessen, kaj la unua kunsido de la oficperiodo okazis la 9-an de oktobro 2013.
Partio | Storting | Procentaĵo da voĉoj |
---|---|---|
Arbeiderpartiet (Laborista Partio / socialdemokratia partio) | 55 (-9) | 32,5% |
Høyre (Dekstruloj / konservativa partio) | 48 (+18) | 28,4% |
Fremskrittspartiet (Progresa Partio / dekstra protesta partio) | 29 (-12) | 17,2% |
Kristelig Folkeparti (Kristana Popola Partio) | 10 (=) | 5,9% |
Senterpartiet (Centra Partio / aparte luktas por la interesoj de la kamparanoj) | 10 (-1) | 5,9% |
Venstre (Maldekstruloj / liberaluloj) | 9 (+7) | 5,3% |
Sosialistisk Venstreparti (Socialista Maldekstra Partio) | 7 (-4) | 4,1% |
Miljøpartiet De Grønne (Ekologia Partio la Verduloj) | 1 (+1) | 0,6% |
Sen partio | 0 (=) | |
Sume | 169 |
Parlamenta prezidanto estis Dag Terje Andersen, kaj la unua kunsido de la oficperiodo okazis la 8-an de oktobro 2009.
Partio | Storting | Procentaĵo da voĉoj |
---|---|---|
Arbeiderpartiet (Laborista Partio / socialdemokratia partio) | 64 (+3) | 35,4% |
Høyre (Dekstruloj / konservativa partio) | 31 (+8) | 17,3% |
Fremskrittspartiet (Progresa Partio / dekstra protesta partio) | 40 (+2) | 22,9% |
Sosialistisk Venstreparti (Socialista Maldekstra Partio) | 11 (-4) | 6,2% |
Kristelig Folkeparti (Kristana Popola Partio) | 10 (-1) | 5,5% |
Senterpartiet (Centra Partio / aparte luktas por la interesoj de la kamparanoj) | 11 (=) | 6,2% |
Venstre (Maldekstruloj / liberaluloj) | 2 (-8) | 3,9% |
Rødt (Ruĝuloj) | 0 (=) | 1,4% |
Sen partio | 0 (=) | |
Sume | 169 |
(inter krampoj la nombro da seĝoj en la antaŭa oficperiodo 2001-2005)
Dum la parlamentaj balotoj dum septembro 2005 la maldekstruloj gajnis voĉojn, dum la ĝisnuna konservativa malplimulta registato de Kjell Magne Bondevik perdis la regopovon. Kreiĝis plimulta registaro en koalicio inter la partioj Arbeiderpartiet, Sosialistisk Venstreparti kaj Senterpartiet. Ĉefministro estas Jens Stoltenberg, kiu jam antaŭe havis la postenon.
Parlamenta prezidanto estis Thorbjørn Jagland, kaj la unua kunsido de la oficperiodo okazis la 11-an de oktobro 2005.
Partio | Storting | Procentaĵo da voĉoj |
---|---|---|
Arbeiderpartiet (Laborista Partio / socialdemokratia partio) | 61 (43) | 32,7% |
Høyre (Dekstruloj / konservativa partio) | 23 (38) | 14,1% |
Fremskrittspartiet (Progresa Partio / dekstra protesta partio) | 38 (24) | 22,1% |
Sosialistisk Venstreparti (Socialista Maldekstra Partio) | 15 (23) | 8,8% |
Kristelig Folkeparti (Kristana Popola Partio) | 11 (22) | 6,8% |
Senterpartiet (Centra Partio / aparte luktas por la interesoj de la kamparanoj) | 11 (10) | 6,5% |
Venstre (Maldekstruloj / liberaluloj) | 10 (6) | 5,9% |
Sen partio | 0 (2) | |
Sume | 169 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Parlamento de Norvegio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.