Carl BARKS (27a de Marto, 1901 – 25a de Aŭgusto, 2000) estis usona bildliteraturisto, verkisto, kaj pentristo.
Li estas plej bone konata pro siaj komiksoj pri Donald Duck aŭ Donaldo Anaso kaj kiel la kreinto de la rolulo Scrooge McDuck. Li laboris anonime ĝis malfrue en sia kariero; la sekvantoj kromnomigis lin kiel The Duck Man (la anasulo) kaj The Good Duck Artist. En 1987, Barks estis unu el la tri inaŭguraj enkondukitoj en la Will Eisner Comic Book Hall of Fame.
Carl Barks | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1901 en Merrill | ||||
Morto | 25-an de aŭgusto 2000 (99-jaraĝa) en Grants Pass | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | chronic lymphocytic leukemia vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Garé Barks vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • pentristo • terkultivisto • ĵurnalisto • rakontartisto • ilustristo • bildliteraturisto • bildliteratura verkisto • animaciisto • kartunisto • storyboard artist vd | ||||
Laborkampo | bildliteraturo vd | ||||
Aktiva dum | 1935–2000 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Scrooge McDuck ❦ Gyro Gearloose ❦ Donald Duck Finds Pirate Gold ❦ Donald Duck and the Mummy's Ring ❦ Magica De Spell ❦ Gladstone Gander ❦ Beagle Boys ❦ Christmas on Bear Mountain vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barks laboris por la Disney Studio kaj la Western Publishing kie li kreis Duckburg (Anasurbo) kaj multajn el ties loĝantoj, kiel Scrooge McDuck (1947), Gladstone Gander (1948), la Beagle Boys (1951), The Junior Woodchucks (1951), Gyro Gearloose (1952), Cornelius Coot (1952), Flintheart Glomgold (1956), John D. Rockerduck (1961) kaj Magica De Spell (1961). Fantagraphics Books nomigis lin "la Hans Christian Andersen de la komiksaj libroj."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Carl Barks, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.