Budhismaj Pilgrimejoj

Budhismaj pilgrimejoj estas gravaj lokoj vizititaj de budhismaj pilgrimoj.

La plej gravaj pilgrimejoj estas tie, kie la budho Gotamo loĝis kaj instruis, en la Indus-Ganga ebenaĵo en norda Barato kaj suda Nepalo, en la areo inter Nov-Delhio kaj Raĝagriho. Tiuj ĉi pilgrimejoj estas gravaj por budhismaj kaj Hinduismaj pilgrimoj. Krom tiuj ĉi, ĉiu budhisma lando havas lokajn pilgrimejojn.

Budhismaj Pilgrimejoj
Pilgrimoj, bikŝuejo Tsurphu, Tibeto, 1993.

Kvar ĉefaj pilgrimejoj

En la Sutro de la elestingiĝo, la budho Gotamo indikis al la plejaĝa bikŝuo Anando kvar lokojn vizitindaj de pilgrimoj:

  1. Lumbinio: kie la budho Gotamo naskiĝis (Nepalo).
  2. Bodgajo: kie troviĝas la bodiarbo sub kiu la budho Gotamo atingis budhecon (Biharo, Barato).
  3. Sarnato: kie la budho Gotamo faris sian unuan diskurson (Utar-Pradeŝo, Barato).
  4. Kuŝinagaro: kie la budho Gotamo atingis parinirvanon (Utar-Pradeŝo, Barato).

La ok grandaj lokoj

En la komentarioj, kvar kromaj lokoj kie la budho Gotamo okazigis miraklon estas menciitaj kiel pilgrimejoj, en Palio, aṭṭhamahāṭhānāni, la ok grandaj lokoj:

  1. Lumbinio
  2. Bodgajo
  3. Sarnato
  4. Kuŝinagaro
  5. Ŝravastio: kie laŭ la komentarioj la budho Gotamo okazigis la miraklon en Ŝravastio.
  6. Raĝagriho: kie la budho Gotamo regis la furiozan elefanton Nalagirion.
  7. Sankaŝjo: kie la budho Gotamo subeniris el la ĉielo Tuŝito post tri monatojn instruanta la Abidarmon al sia patrino.
  8. Vajŝalio: kie simio oferis al li mielon.

Referencoj

Tags:

BaratoBudhismoBudho GotamoHinduismoIndus-Ganga ebenaĵoNepaloNov-DelhioRaĝagriho

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

DelhioStainsMalutopioKontraŭfaŝisma Liberigmovado de AŭstrujoBananoTransistoro.idSocialista InternacioAngkor ŬatCambraiCecilia Payne-GaposchkinGiro d'Italia 2017Harry BelafontePurimoRazilo de OckhamRomia temploPrezidanto (respublikestro)Fonto (historio)Izoamila acetoacetatoMohamedoKaŭnoOceanioNumero-signoMatthias Laurenz GräffSaccharomyces cerevisiaeMalluma materioFruktoLeninPragoPrepozicioInstituto TrumanLibanoo2eohBaratoJuan Martínez SilíceoUnua MondmilitoJoseph Lieberman1960-aj jarojAfganioZr. Ms. Buffel (1868)ObeliskoJugoslavaj MilitojRomans-sur-IsèreFiladelfio (Pensilvanio)Pe (cirila alfabeto)GambioSeksumadoTatuoFederacia vojo 9Roma martirologioBurbonojMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000VolgogradoIrlandoRowan AtkinsonCheile TurziiBangladeŝoKonsumismoĜenerala teorio de relativecoSep Leĝoj de NoaTokioTurkio en la Somera Olimpiko 2000Araba-israela konfliktoInĝenieroKokosoEsprimo (matematiko)Niĝero🡆 More