La britona lingvaro estas unu el la du subbranĉoj de la kelta lingvaro, kaj la alia estas la gaela lingvaro.
Ĝi inkluzivas la nunajn kimra kaj bretona kaj aliajn malaperintajn kiajn la kornvala (revivigita dum la 20a jc.) kaj la kumbria. La nomo (Brythonic en angla lingvo), estis derivita de Sir John Rhys el la kimra brython, 'indiĝena kelta', malsame de anglosakso aŭ skoto.
Tiuj ĉi lingvoj estas parolitaj en Britio ekde la Ferepoko ĝis la nuno. Antaŭe kiel lingvo de la plejmulto sed nuntempe kiel minoritaraj lingvoj en Kimrio kaj Kernevo. En Irlando, Manksinsulo kaj Skotlando nur ekzistas atestoj pri gaela lingvaro. Malgraŭ tio ke ĝi estas insula kelta lingvo, la bretona estas lingvo parolata en Bretonio (Francio), pro la migradoj de britonoj okazintaj iom antaŭ la ekiĝo de la Mezepoko.
Nia scio pri la britonaj lingvoj venas el diversaj fontoj. Por la plej fruaj epokoj la lingvoj evidentiĝis per moneroj, enskribadoj, komentoj de klarikaj verkistoj, krom la loknomoj kaj personaj nomoj. Por pli fruaj lingvoj ekzistas informoj de verkistoj kaj de modernaj parolantoj.
La numeroj laŭ malsamaj britonaj lingvoj estas:
GLOSA | Bretona | Kimra | Kornvala | PRA- BRITONA |
---|---|---|---|---|
'1' | unan ˈyːnɑ̃n | un in | onan ˈɔˑnan | *oinan |
'2' | daou / div dou̯ /dɪu̯ | dau / dwy daɪ / dʊɪ | dew / diw dɛʊ / dɪʊ | *daw / *dwi |
'3' | tri / teir triː / tei̯r | tri / tair tɹi / taɪr | tri / teyr triː / teɪr | *trī / *teir |
'4' | pevar / peder ˈpɛːvar /ˈpeːdɛr | pedwar / pedair ˈpɛdwar / ˈpedaɪr | peswar / peder ˈpɛzwar / ˈpeˑdɛr | *pedwar / *pedair <*petwar / *petair |
'5' | pemp pɛm(p) | pump pɪmp | pymp pɪmp | *pemp |
'6' | cʼhwecʼh xwɛːx | chwech χweχ | hwegh hwɛːx | *χwēχ |
'7' | seith sei̯s | saith saɪθ | seyth seɪθ | *seiθ <*seχt |
'8' | eizh ei̯s | wyth ʊɪθ | eth ɛːθ | *oiθ <*oχt |
'9' | nav nao̯ | naw nɑʊ | naw naʊ | *naw |
'10' | dek dek~deːg | deg deɡ | deg dɛːg | *deg <*dek- |
En la tabelo kiam ekzistas du formoj disigitaj de / temas unue pri masklo kaj ino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Britona lingvaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.