Bestoprotektado estas nomitaj ĉiuj homaj agadoj celantaj ebligi specikonforman vivon al bestoj, sen neutilaj suferoj, doloroj kaj damaĝoj.
Bestoprotektado ofte kontraŭas interesojn de la bestekspluatado, tio estas la plej granda konfliktpotencialo de la temaro. Ekspluatado de bestoj, ekzemple en bestbredado aŭ scienca esplorado, ofte ankaŭ damaĝas la bestojn.
Diferenco inter speciprotektado kaj bestprotektado estas la celo: speciprotektado celas konservi la ekziston de bestspecioj, sed bestprotektado celas unuopajn bestojn kaj ties nedamaĝo.
Monda Bestprotekto (angle World Animal Protection; antaŭe The World Society for the Protection of Animals (WSPA)) estas internacia neprofita organizaĵo, kiu laboras por bestprotektado.
La Universala Deklaracio pri Besta Bonfarto (UDBB) estas propono por interregistara interkonsento por rekoni ke bestoj estas vivestaĵoj kapablaj senti kaj suferi, ke ili havas bonfarajn bezonojn, kiujn oni devas respekti kaj ke krueleco kontraŭ ili devas fini. Se aprobite de la Unuiĝintaj Nacioj, la UDBB estus aro de principoj kiuj instigus naciajn registarojn krei aŭ plibonigi iniciatojn kaj leĝaron por la protekto de bestoj.
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bestoprotektado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.