Bestaj rajtoj estas la ideo ke la bazaj interesoj de nehomaj bestoj (ekz.
la intereso al la evitado de doloro) devas havi la saman konsideron kiel la bazaj interesoj de homoj. Subtenantoj de bestaj rajtoj aliras la temon de diversaj filozofiaj pozicioj, sed konsentas ke bestoj estu jure rigardataj kiel personoj kaj estu konsiderataj membroj de la morala komunumo, ne kiel havaĵo, kaj ke oni ne uzu ilin kiel manĝaĵon, kiel esplor-objektojn, por vestaĵoj aŭ por distrado.
Dum preskaŭ ĉiuj socioj derivas bestajn rajtojn kiel peritajn (kaj nur kiel peritajn) de homaj interesoj, bestrajtistoj diversmaniere argumentas por la konsiderado de baze nehomaj interesoj.
Kritikantoj argumantas ke bestoj ne kapablas eniri socian kontrakton aŭ fari moralajn elektojn, kaj sekve ne povas esti rigardataj kiel posedantoj de rajtoj. Tiu ĉi pozicio estis resumita de la filozofiisto Roger Scruton, kiu skribis ke nur homoj havas devojn, kaj ke "[la] sekvo estas neevitebla: nur ni havas rajtojn."
Ideoj pri bestaj rajtoj ofte estas la bazo de veganismo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bestaj rajtoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.