Beluĥo (formo pli proksima al la origina rusa etimo) aŭ (pro la formo enirinta en iujn lingvojn pro misliterumo, kiun kaŭzis prononca proksimeco inter la rusaj vortoj белуга , belugo, specio de huzo, kaj белуха , beluĥo) belugo (Delphinapterus leucas) estas cetaco, kiu loĝas en la Arkto.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun belugo (huso huso), kiu estas specio de fiŝo: vidu huzo |
Ĝi estas nomata ankaŭ Mara kanario aŭ Blanka baleno. Plenkreskaj beluĥoj estas facile identigeblaj disde ceteraj balenoj per la blanka koloro de la korpoj, kio klarigas la originan nomon (en slavaj lingvoj la radiko "бел-" [bel] signifas blanka).
Beluĥo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandeco kompare kun tiu de meza homo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Delphinapterus leucas (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivregiono de Beluĥo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Beluĥido estas 1,5 metrojn longa kaj 80 kilogramojn peza. Ĝia haŭto estas mallume bruna kun roza nuanco. Juna beluĥo havas pli palan haŭton. La longeco de plenkreska beluĥo estas inter 3 kaj 5 metroj, kaj ĝia pezo inter 400 kaj 1.600 kilogramoj. La haŭto de plenkreskulo estas blanka aŭ blanka kun flava nuanco. Beluĥoj havas 16-22 dentojn.
Beluĥoj ne havas dorsan naĝilon aŭ dorsan kreston. Multaj beluĥoj havas longajn cikatrojn sur sia haŭto pro atakoj de polusaj ursoj.
Beluĥoj estas tre sociemaj, vivas en grupoj de 5-20 membroj. Ili ellasas multajn aŭdeblajn bruojn en la formo de knaroj, klaketoj kaj ploregoj. Beluĥoj ankaŭ partoprenas en gardista saltado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Beluĥo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.