Narvalo

La narvalo (Monodon monoceros), nomata ankaŭ unudentegulo pro la karakteriza dentego (puŝdento) de la virbesto, estas specio de la dentocetacoj (Odontoceti).

Ĝi formas kun la proksime parenca, sendentega blanka delfenobeluĥo (Delphinapterus leucas) la familion de Monodontidae.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Narvalo
Narvalo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Superordo: Laurasiatheria
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Familio: Monodontidae
Genro: Monodon
Specio: M. monoceros
Monodon monoceros
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Narvalo
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Narvalo
Aliaj Vikimediaj projektoj
Narvalo
Narvalo
vdr

Proprecoj

Narvalo 
Du narvaldentegoj de la sama besto. Tio estas malofta escepto.

La narvalo grandas – ne alkalkulante la dentegon – 4-5 metrojn. La virbesto pezas duontunon, la inbesto (femalo) iomete malpli ol unu tuno. La narvalo ne havas dorsan naĝilon, sed sur la posta dorso troviĝas vico de neregulaj ĝiboj. La brustaj naĝiloj estas relative mallongaj kaj ĉefine ovoformaj kaj supren-kliniĝantaj. La ekstera parto de la vosta naĝilo estas forte, konvekse kliniĝanta kaj tiel tre diferencas al tiuj de la pliaj cetacoj. La kapo estas relative kompakta kaj tipa buŝego mankas, la buŝo estas tre malgranda kaj mallarĝa, la buŝanguleto kliniĝas supren.

La dentego

La antaŭen-etenda marko de la masklo estas la dentego. Temas pri la maldekstra incizivo (tranĉodento) de la supra makzelo, kiu estas ŝraŭboforme tordita - kiel horloĝo iras – kaj trapikas la supran lipon, longas ĝis 3 m kaj pezas 8-10 kilogramojn. La sola plua dento troviĝas same en la supra makzelo kaj normalokaze ne kreskegas. Kvankam pliaj dentoj aperas ĉe la maskloj dum la embria stato en la makzelo, ili ne plu evoluas. Malofte okazas, ke evoluas du dentegoj. La dentoj de la femaloj estas normale evoluintaj, sed sporade evoluas ĉe ili dentegoj. Ofte okazas, ke la dentego deŝiriĝas. Ĝi ne rekreskas, sed la rompa loko kovriĝas per nova dentino.

La celo de la dentegoj estas jam de longe disputita. Parte aperis aventuraj teorioj, ke narvalo traboras per la dentego la glacikovraĵojn aŭ alpikas fiŝojn. Laŭ aliaj supozoj, ĝi uzas ĝin trafosi la marfundon aŭ kiel eĥosondilon. Hodiaŭ oni supozas, ke ĝi servas en la socia hierarkiiĝo. La virbestoj kun la plej longaj dentegoj estas dominuloj (legu ĉe generado). Laŭ esploroj de 2005, la dentego estas traplektita per neŭronoj, per kiuj la besto sensas la salenhavon de la akvo kaj serĉas per ĝi nutraĵon.

Pro ĝia specifa konstruo, ĝi estas nekredeble forta kaj elasta. Oni povas kurbigi dentegon de 2,5 m je 30 cm en ĉiun direkton, sen rompi ĝin. Oni analizas la dentegon eĉ pro praktikaj pensoj, esperante eluzi la rezultojn por pli perfektaj dentoŝtopaj materialoj.

Koloro

La baza koloro de narvalo estas tre hele bruna ĝis blanka. La kapo kaj nuko samkiel la dorso estas malhelaj, preskaŭ nigraj samkiel la randoj de naĝiloj. La flankoj estas makulitaj per grizaj aŭ nigrabrunaj makuloj. Pli aĝaj bestoj estas ofte pli helaj ol junaj bestoj.

Disvastiĝo

Narvalo loĝas en la tuta Arkta Oceano kaj ĉiam troviĝas proksime al la bankizoj. Ĝi plej ofte vivas ĉirkaŭ Gronlando, en la Bafina Golfo kaj Hudsona Golfo kaj apud la nordaj marbordoj de Siberio. Malofte ĝi aperas ĉe la bordoj de Alasko, en la Ĉukĉa Maro kaj en la Orientsiberia Maro. Somere la narvaloj moviĝas pli norden kiel ĉiu alia mamulo. Ili troviĝas tiam en la fjordoj de Gronlando, plej ofte en la Inglefield-fjordo, en la kanada Arkto kaj ĉirkaŭ la Spicbergoj.

Ĉe la bordoj de Eŭropo aperas la narvaloj nur pro vojeraro. Ili aperis dokumentite plej sude en Zuiderzee ĉe Nederlando (1970).

Vivo

La narvaloj nutras sin per kelkaj fiŝaj specioj, sepioj kaj krustuloj, kiujn ĝi ensuĉas per la fortaj lipoj kaj lango. Por la narvaloj de nordokcidenta Gronlando, la ĉefa nutra fonto estas printempe kaj somere la polusa gado (Boreogadus saida) kaj arkta gado (Arctogadus glacialis). Analizoj montris, ke en tiu sezono ili manĝas averaĝe 93-procente fiŝojn. En la malfrua somero kaj aŭtuno, la procento je sepioj kaj krustuloj estas pli granda. Ili manĝas ĉiutage de 45 ĝis 80 kilogramojn, depende de la sezono. Ĝi subakviĝas post predo ĝis 350 aŭ eĉ 500 metrojn profunde kaj restas ĉirkaŭ 15 minutojn subakve. Por trovi la nutraĵon, ĝi uzas sian „sonarsistemon“, por kio ĝi eldonas „klak-sonojn“. Pliaj sonoj kiel fajfo, anhelo kaj klakserioj servas precipe en ultrasono por komunikado.

Narvaloj restas dum la tuta jaro proksime de bankizo kaj ene de glaciareo ĉe la spirtruoj. La truojn en la glacio faras la narvalo per forta bato de la frunto. Per tiu metodo ĝi povas trabati glacikovraĵon eĉ de pli ol 15 centimetroj. Kvankam dum la sezona migrado povas estiĝi aro da 1000 besto, ĝenerale ili formas grupojn el 5-20 bestoj. Tio estas grupiĝo de familioj, kiuj konsistas el vira, inaj kaj idaj narvaloj. Krom tio aliĝas al la grupo junaj virbestoj, kiuj ne estas sufiĉe grandaj por transpreni gvidon de grupo.

La komuna apero de narvaloj kaj beluĥoj en la sama regiono estas tre malofta. Se tamen okazas tio, ili evitas la konkuradon, la narvalo preferas la pli profundajn akvotavolojn.

Ĝia plej grava malamiko krom la homo estas plej verŝajne la granda orcino (Orcinus orca). Tiu ĉaspelas la narvalojn al la bordo, kie la orcino facile kaptas la narvalon. La narvalo havas interesan reagon je alproksimiĝo de orcino, ŝipoj, aŭ bruego, nome „adlingayuk“ (inuita vorto): la narvaloj senmoviĝas kaj lasas sin sinki surgrunden.

Malofte kaptas la narvalojn arkta urso (Ursus maritimus), rosmaro .

Pro rapida glaciiĝo la narvalo povas fermiĝi en golfo, fjordo. Tiun fenomenon oni nomas en Gronlando „sassat“. Tiam la besto devas daŭre fari spirtruojn, kio malfortigas ĝin ĝis morto aŭ kaptiĝo.

Reproduktado kaj kresko

Narvalo 
Vostonaĝilo de narvalo en polinio de la Bafina Golfo.

La viraj narvaloj atingas seksan maturecon ĉe la averaĝa longo de 3,90 metroj, inaj bestoj ĉe 3,40 m. Tio egalas al ĉirkaŭ 5-8-jara aĝo, sed la unua gravedeco okazas nur en aĝo 7-12. La narvalinoj estas pli ofte akceptemaj ol la maskloj, sed la pariĝa periodo estas inter fine de marto kaj komence de majo.

La maskloj uzas la dentegojn dum la rivalado pri femalo, dum tio ofte okazas derompo de dentego, rompo, traboro de kranio per dentego. La maskloj verŝajne pariĝas kun pluraj femaloj. La pariĝon mem oni ĝis nun ne povis spekti.

La gravedeco daŭras ĉirkaŭ 14 ĝis 15 monatojn, la naskiĝoj okazas somere en majo ĝis aŭgusto. La sola ido longas ĉe naskiĝo 150 cm kaj pezas 80 kg, malofte okazas naskiĝo de du idoj. La narvalido mamsuĉas la patrinon ĝis dua jaro. Dum tiu tempo la patrino ne povas gravediĝi. La ido naskiĝas sen dentego, tiu evoluas, traboras la lipon en la unua vivojaro.

La vivdaŭro de narvalo estas ĉirkaŭ 40 jaroj.

Sistematiko kaj etimologio

Narvalo 
Karolo Lineo

La unua scienca priskribo de narvalo originas de Karolo Lineo (Carl von Linné, ĝis 1757 Carolus Linnæus) el 1758, kiu baptis la ĝis nun validan nomon Monodon monoceros. Narvalo estas la sola specio de genro Monodon kaj formas kun beluĥo (Delphinapterus leucas) la familion grundaj cetacoj (Monodontidae).

Homo kaj narvalo

Ekonomia signifo

Ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ ĉasata far inuitoj de Gronlando kaj Kanado pro la dentego, nutrado. Tre gravas la visceroj kaj muskola karno kiel nutraĵo por homo kaj hundo. Ĝia haŭto ("mattak") validas kiel frandaĵo kaj manĝatas kiel ĉe beluĥo (legu muktuko). La cetoleo uzatis pli frue por kuirado, hejtado; nuntempe por hunda furaĝo. La enlanda komerco pri "mattak" donas en Kanado kaj Gronlando gravan enspezan fonton pro la inuitoj. Tiel oni ĉaskaptas ĉirkaŭ Thule per tradiciaj metodoj jare ĉirkaŭ 150 ĝis 200 narvalojn, entute en Kanado kaj Gronlando 1000 ĝis 1100 bestojn. Oni kalkulas la tutan populacion je 23.000 narvaloj kaj tiel oni trovas tiujn kaptonombrojn la maksimume tolerebla limo, kiu ankoraŭ ne minacas la populacion.

La plej grava ekonomia afero estas la dentegoj. La narvalaj dentegoj liveras la plej multekostan eburon kaj komercatas jam ekde la 10-a jarcento. Kiam tiu cetaca specio ankoraŭ nekonatis, oni imagis la dentegon korno de la legenda unukornulo kaj tiel ĝi egalvaloris kun oro.

La krucmilitistoj rabis - kiel supozitan unukornon - du narvalajn dentegojn en Konstantinopolo kaj donacis tiujn al Baziliko de sankta Marko en Venecio, kie ili ankoraŭ hodiaŭ troveblas. Oni atribuis al ĝi magiajn kapablojn, ekz. neŭtralizon de veneno; tial oni pretigis el ĝi trinkujojn. En 1671, la dana reĝo Kristiano la 5-a estis kronita sur kronseĝo, kiu konsistis senescepte el narvalaj dentegoj.

Ankaŭ hodiaŭ valoras la dentegoj, sed la ĉasado kaj tiel la komerco estas tre regulita (legu sube).

Medioŝarĝo

Same kiel ĉe aliaj cetacoj, la mediopoluado signifas por la bestoj veran danĝeron. Kiel fiŝvoruloj, ili kolektas en si mem la venenaĵon, kemiaĵojn de siaj predobestoj; tiuj kemiaĵoj koncentriĝas en la organoj kaj en la korpa graso. Tiel akumuliĝas pezmetalo kiel hidrargo, plumbo kaj precipe kadmio antaŭ ĉio en la hepato kaj en la renoj samkiel en la muskolhisto de la ceto. La ŝarĝoj per pezmetaloj estas regione diversaj. Dum en Kanado la kadmioŝarĝo estas treege granda, la plumboŝarĝo estas en Gronlando pli granda.

Inter el la pesticidoj devenantaj klorkarbonhidrogenoj ludas gravan rolon la poliklorizita bifenilo (PCB), krom tio la diklor-difenil-trikloretano (DDT), dieldrino, heksaklor-cikloheksano (lindano) kaj klorbenzeno. Tiuj materialoj troviĝas ĉefe en la grasa histo de la ceto. Komparoj kun ŝarĝotolero de aliaj cetacoj montris, ke narvalo la organikajn venenaĵojn pli longe malkomponas ol aliaj dentocetacoj.

Protekto

Narvalo estas internacie protektata besto, sed la protektaj reguloj permesas al inuitoj en Gronlando kaj Kanado ĉasi ilin. Ĝi estis unuafoje surlistigita en la 2-a aldono de la Vaŝingtona Specioprotekta Kontrakto, kiu malpermesas la internacian komercadon pri narvalaĵoj. Aldoniĝas diversaj landaj leĝoj pri la narvalaj produktoj.

Tiel narvalo staras sub protekto en Kanado ekde 1971 ("Fisheries Act"), sed kun permeso por indiĝenoj je 5 bestoj jare. Ekde 1978 tiu leĝo rigoriĝis: hodiaŭ la junbestoj kaj narvalinoj estas tute protektataj. La ĉasadon, posedon de dentegoj, kadavroj oni kontrolas per etikedoj, ŝtataj pruviloj.

En Gronlando oni ne uzas kvotoreguligon pri la ĉasado, sed ekz. oni devas kapti nur tiom da narvaloj, kiom oni povas hejmenliveri. En areo ĉirkaŭ Thule oni malpermesis la kapton de la narvalo per motorboatoj. La tuta karno devas prilaboriĝi.

En Norvegio, oni rajtas etajn cetojn kaj tiel narvalojn kapti nur kun speciala atestilo de la Fiŝista Ministerio, tiel en Norvegio fakte oni ne ĉasas la narvalojn.

En la landoj de la iama Sovetunio la narvalo estas tute protektata.

La leĝo de "Marine Mammal Protection Act" el 1972 malpermesas transporton de narvalaĵoj al Usono. En Eŭropo la importo estis malpermesita per EU-direktilo No. 3626/82 el la jaro 1982.

Referencoj

Literaturo

angle

  • Reeves R. R., Stewart B. S., Clapham P. J., Powell J. A., See Mammals of the World - a complete Guide to Whales, Dolphins, Seals, Sea Lions and Sea Cows, A&C Black, 2002, ISBN 0-7136-6334-0 (gvidilo kun riĉa bildaro)
  • Würtz M., Repetto N., Underwater world: Dolphins and Whales, White Star Guides, 2003, ISBN 88-8095-943-3 (klasifika libro)

germane

  • Carwardine M., Wale und Delfine, Delius Klasing, 1996
  • Kiefner, Ralf: "Wale und Delfine weltweit", Jahr Top Special Verlag, 2002
  • Niethammer J, Krapp F (Hrsg): "Handbuch der Säugetiere Europas. Band 6: Meeressäuger, Tel 1A: Wale und Delphine 1"; AULA-Verlag Wiesbaden, 1994 (tre detala faklibro)
  • Barry Lopez; Arktische Träume, Düsseldorf 1987, ISBN 3-442-72642-5 (observado en la naturo)
  • Soury Gérard, Das große Buch der Delfine, Deliuzs Klasing, 1997,



Tags:

Narvalo ProprecojNarvalo DisvastiĝoNarvalo VivoNarvalo Reproduktado kaj kreskoNarvalo Sistematiko kaj etimologioNarvalo Homo kaj narvaloNarvalo ReferencojNarvalo LiteraturoNarvaloBeluĥoBlanka delfenoDentocetacojMonodontidaeSpecio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Carles Puigdemont i CasamajóNederlanda lingvoOntarioKlitoroVoltaireKontrabasoBakua KomunumoRoterdamoLibanoKálmán StollIBMListo de studentoj en Scienca Universitato Loránd EötvösUsonoOlivier DahanSääminginsaloSeksatencoFranz HamplFingrumadoEsperantistojSão Brás de AlportelSvahillingva VikipedioInterlingvaoOperaciumoKortegoBHÉVBill Evans (pianisto)CulleraEsperanta literaturoTago de Sankta GeorgoTubjo19-a jarcentoKarlo la 4-a (Hispanio)Abel MontagutEsperanto2-UndekenoManĝejoj en TjumenoGrundoMikenoInformo-rehavigoBaza enspezoVikifontaroEdward WhymperŜtato BenuéListo de GrandmajstrojVáclaviceFinna lingvoHaute-SavoieTelewizja RepublikaListo de lingvoversioj de VikipedioPianoLa Nigra Legendo pri la Papo de HitleroAntikva epokoEŭropa KonsilioDuolingoKonvertiĝo de PaŭloAlpoj23-a de apriloSankta GeorgoSandviĉo (seksumado)Gukesh D1828Municipoj de Valencia KomunumoÆ🡆 More