La atombombita kupoldomo en Hiroŝimo (japane 広島平和記念碑, Hiroshima heiwa kinenhi, pacmemorigilo aŭ 原爆ドーム, angle Atomic Bomb Dome, atombombita kupolo) estas memorigejo en la japana havenurbo Hiroŝimo por la unua milita uzo de nuklea armilo.
Ĝi troviĝas en la pacparko Hiroŝimo, en kiu troviĝas ankaŭ la pacmuzeo Hiroŝimo.
Atombombita kupoldomo | ||
---|---|---|
A-bombed building • memorigaĵo [+] | ||
Lando | Japanio | |
Situo | Hiroŝimo | |
- koordinatoj | , 132° 27′ 13″ O 34.395555555556132.4536111111134° 23′ 44″ N, 132° 27′ 13″ O | |
Areo | 0 km² (0,4 ha) [+] | |
Atombombita kupoldomo | ||
Vikimedia Komunejo: Hiroshima Peace Memorial (Genbaku Dome) [+] | ||
La kupoldomo estis la iama japana industria kaj komerca ejo, kiu estis konstruita en aprilo 1915 laŭ planoj de la ĉeĥa arkitekto Jan Letzel. La 6-an de aŭgusto 1945 je 8:16 (loka tempo), ĝi estis detruita de la usona atombombo Little Boy faligita de la usona bombaviadilo Enola Gay kaj tute forbrulis. Ĉiuj tie laborantaj homoj tiam mortis.
Malgraŭ la malgranda distanco de nur 160 metroj de la nulo-punkto multaj konstruaĵstrukturoj supervivis, interalie la aparta helpkonstruo de la kupolo, kiu donis sian nomon al la memorigejo. La restoj estis konservitaj en la tiama stato kaj apartenas malgraŭ la vetoo de Usono kaj Ĉinujo ekde decembro 1996 al la monda heredaĵo de Unesko.
Ĉu japanoj kulpas pri atoma bombo?, Monato, 1986/07, p. 14.
{{{2}}} MapoMonda heredaĵo-listo (Unesko)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Atombombita kupoldomo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.