Aosta Valo (itale Valle d'Aosta , france Vallée d'Aoste , arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: ) estas aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj.
Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.
Aosta Valo | |
itale Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste | |
Flago | Blazono |
Italia regiono kun speciala statuto | |
---|---|
Kodo: | VO, mallongigo VDA |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 3 262 km² |
Ĉefurbo: | Aosto |
Loĝantaro: | 125 666 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 39 loĝ./km² |
Provincoj: | sen provincoj |
Komunumoj: | listo de 74 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 02 |
Prezidanto: | Erik Lavévaz (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
La aostvalanoj parolas plejmulte Aostvalan, kiu estas loka dialekto de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.
Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]). En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj, kiel Champoluc en la komunumo Ayas, Courmayeur kaj Breuil-Cervinia [ŝa~polü'k, kurmajö'r kaj bröj-servinjá].
En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭ la jaro 25 antaŭ nia erao. Poste ĝi estis regata de gotoj, lombardoj kaj burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la Savoja dinastio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aosta Valo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.