La Amerika Pokalo (portugale kaj hispane Copa América) estas futbala ĉampionado inter naciaj teamoj de Sudameriko organizitaj en la kontinenta konfederacio CONMEBOL de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia FIFA.
Ĝi originale nomiĝis la Sudamerika Ĉampionado (hispane, Campeonato Sudamericano) ĝis 1967. Ekde 1993, nacioj de aliaj kontinentoj ludis en la pokalo, ĉefe Meksiko kaj aliaj teamoj de Nordameriko, sed ankaŭ Japanio de la azia konfederacio AFC en 1999. Argentino kaj Urugvajo estas la plej sukcesaj teamoj en la pokala historio, kun po 15 ĉampionecoj. Brazilo havas 8 ĉampionecojn, kaj gajnis 4 de la finaj 5 turniroj, sed neniu alia nacio havas pli ol 2 ĉampionecojn.
Amerika Pokalo | ||
sporta konkurso • futbala konkurso • South American Championships | ||
---|---|---|
Fondita en | 1917 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Amerika Pokalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.