La Urugvaja nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1901.
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Urugvajo. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
La unua internacia matĉo estis kontraŭ la teamo de Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Charrúas - laŭ la hispana nomo de la indiĝenaj praloĝantoj de la nuna Urugvajo, suda Brazilo kaj nordorienta Argentino. Dekkvarfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en Futbala Mondpokalo 1930, kaj dufoje - en 1930 kaj 1950 - ĝi ĉampione gajnis la pokalon. Krome la teamo multfoje ĉampionis en la Amerika Pokalo, en kiu ĝi partoprenis 45-foje: ĝis nun ĝi venkis la finalan matĉon en 1916, 1917, 1920, 1923, 1924, 1926, 1935, 1942, 1956, 1959, 1967, 1983, 1987, 1995 kaj 2011.
Urugvaja nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | Asociación Uruguaya de Fútbol Asocio Urugvaja de Futbalo | |
konfederacio | CONMEBOL | |
unua matĉo | Urugvajo 2 - 3 Argentino 1901 | |
plej granda gajno | Urugvajo 9 - 0 Bolivio 1927 | |
plej granda perdo | Urugvajo 0 - 6 Argentino 1902 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 14 (unuafoje en 1930) | |
plej bona rezulto | ĉampiono 1930 kaj 1950 | |
Amerika Pokalo | ||
aperoj | 45 (unuafoje en 1916) | |
plej bona rezulto | ĉampiono 1916, 1917, 1920, 1923, 1924, 1926, 1935, 1942, 1956, 1959, 1967, 1983, 1987, 1995 kaj 2011 | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Urugvaja nacia teamo de futbalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.