Estis kalkulita en 2011, ke proksimume unu kancero el dek pri viroj kaj unu el tridek pri virinoj estas atribuataj al alkoholo.. La konsekvencoj estas:
okazas obstrukco de la kanalaj sistemoj. La precipitado akumuliĝas antaŭ la ŝtopilo; plialtiĝas la tension loke, kaj formas eŭdocistojn akumuliĝas kalcio en la sekrecio, kaj formiĝas kalkulusoj, kiuj ankaŭ obstrukcas la kanalojn pro la intensa kaj progresiva detruo de la ĉeloj de la pankreato okazas kronika pankreatito, kiu estas serioza malsano, ĝenerale aperante post la mortigo de minimume 75% de la organo.
pro la detruo de la organo pliigas grason en la ĉeloj, kun hepatomegalio. Tio estas steatozo, periodo kiam la kuracisto ankoraŭ povas multe helpi la pacienton kiam okazas granda ingesto de alkoholaĵoj en malgranda spaco da tempo, ni havas nekrozon de la ĉeloj, akute, kiu estas tre serioza problemo, la hepatito sed ĝenerale okazas progresive granda detruo de ĉeloj, kaj iom post iom la
normala histo estas anstataŭigita per fibrozo, kun premo kaj obstrukco de vazoj.
varikoj en ezofago pro la devio de la sango; rompas vazojn kaj la paciento povas perdi la vivon,
varikoj en abdomeno kaj kruroj,
varikoj en skroto aŭ vagino,
kancero estas normala konsekvenco post cirozo.
Aliaj simptomoj:
cerbo: iom post iom okazas la detruo;
pro la sango ne filtrita en la hepato akumulas toksinojn en la homa organismo, kaj ni havos grandan cerban lezon, la hepata encefalopatio;
seksaj organoj: ekde la komenco aperas frua ejakulo.
La problemo estas tre grava, sed bedaŭrinde la homaro ankoraŭ asocias la alkoholaĵojn kun normala vivo, ne bone komprenante la seriozajn konsekvencojn kun la ofta detruo de la vivo de milionoj da junaj personoj. Ĝenerale, eĉ en festoj de infanoj ekzistas alkoholaĵojn por la plenkreskuloj.
Laŭ sperta raporto prezentita la 4-an de majo 2017, alkoholo devus esti malpermesata por gravedaj virinoj, junuloj kaj adoleskantoj. La 24-an de aŭgusto 2018, la internacia medicina ĵurnalo The Lancet publikigas meta-analizon sur la ofteco kaj efiko de alkohola konsumo inter 28 milionoj da homoj en 195 landoj inter 1990 kaj 2016, kiu malkonstruas la miskomprenon laŭ kiu "Iom glaso da alkoholo" ĉiutage estus bona por homa sano,,.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alkoholismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.