La Aleĉ-korno aŭ Aletschhorn (4193 m) estas monto en la Alpoj en Svislando, kiu staras en la regiono Jungfrau-Aletsch, kiu estis deklarita Monda Heredo de UNESCO.
La monto kunhavas parton de sia nomo kun la Aleĉ-Glaĉero kiu staras ĉe ties bazo.
Aletschhorn | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco | 4 194 m | ||
Geografia situo | 642629 / 146145 46.4652777777787.993611111111146° 28′ N, 8° 0′ O; CH1903: 642629 / 146145 | ||
| |||
| |||
| |||
La Aletschhorn, nome dua plej alta monto de la Bernaj Alpoj post la Finsteraarhorn, estas la nura el la plej altaj pintoj kiuj staras komplete en Valezo. Ĝi estas la kulmina pinto de ĉeno kiu estas paralela kun la divida bordo, kaj surpasas ĝin laŭ alto de ties ĉefaj pintoj. Stare tiele inter la ĉefa montaro de la Bernaj Alpoj kaj la Penina ĉeno, ĝi kunhavas kun la Bietschhorn la avantaĝon okupi centran sintenon en rilato al la altaj pintoj ĉirkaŭ ĝi. La Aletschhorn estas ofte konsiderata kiel hegemonia inter ĉiuj plej fajnaj el la panoramaj vidaĵoj el Alpaj montopintoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aletschhorn, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.