Alessandro Bausani (naskiĝis en Romo, 29-an de majo 1921 kaj mortis sameloke 1988) estis itala orientalisto, islamologo, iranologo, maseologo, tradukisto kaj komentisto de unu el plej gravaj versioj de la Korano en la itala lingvo kiu aperis en 1955 kaj unu el plej grandaj interlingvistoj en Italio.
Alessandro Bausani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1921 en Romo |
Morto | 12-an de marto 1988 (66-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | Esperanto • itala • angla • franca • albana • malta • hispana • eŭska • araba • persa • turka • indonezia • urduo • paŝtuna • norma ĉina • rapanuia • rusa • Ĉeroka • hindia |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | islamologo • historiisto de religioj • esperantisto • universitata instruisto • tradukisto |
Li praktikis la baha'i kredon kaj testamentis sian propran bibliotekon al la bahaa monda centro en Haifa (Israelo).La ĝusta dato, kiam li fariĝis bahaano, ne estas konata, sed li estis bahaano en 1955, kiam li edziĝis al bahaa virino kaj la ceremonio okazis laŭ la bahaa kredo. Lia membreco en la bahaa komunumo ŝanĝis la kurson de lia esplorado. Ĉi tio ankaŭ influis lian tradukon de la Korano.
Li diplomiĝis en 1943 en la universitato "Sapienza" de Romo kun tezo pri la historiaj evoluoj de la persa sintakso, En 1953 li ricevis la taskon instrui en la sama universitato. En 1954 li esits preleganto pri la persa lingvo kaj literaturo kaj pri la historio de religioj. En 1956 li estis profesoro pri persa lingvo kaj literaturo en la Orienta Instituto de Napolo.
De 1956 ĝis 1971 Bausani unue instruis la persan lingvon kaj literaturon kaj la indonezian lingvon kaj literaturon " ĉe la Istituto Universitario Orientale di Napoli (nuntempe Università degli studi di Napoli "L'Orientale" kaj tie li establis la instruadon de la urdua lingvo kaj literaturo kaj poste la persan literaturon de Barato, Je la fino de sia vivo li laboris kiel profesoro pri islamaj studoj en la Universitato "La Sapienza" de Romo ĉe la Scuola Orientale de la Facoltà di Lettere e Filosofia.
Li estis prezidanto de la Istituto per l'Oriente en Romo, direktoro de la Orienta Lernejo de Romo kaj ankaŭ honora prezidanto de Itala Interlingvistika Centro, ĝis sia morto (1988). Li ankaŭ ricevis multajn oficialajn premiojn en Italio kaj eksterlande (Pakistano).
Alessandro Bausani estis poligloto. Li sciis prelegi en la plimulto de la 30 lingvoj kiujn li scipovis, inkluzive Esperanton, la eŭskan, la malajan kaj ĉiujn plej gravajn lingvojn en la okcidenta mondo (sed ankaŭ la albanan, la maltan kaj la eŭskan), la ĉefajn lingvojn de la islama mondo (la araban, la persan, la turkan, la indonezian, la urduan, la paŝtunan), samkiel la ĉinan, la rusan kaj indianajn lingvojn kiel la ĉeroka.
Bausani ankaŭ interesiĝis kaj verkis pri diverstipaj konstruitaj lingvoj, inter kiuj notindas krom Esperanto ankaŭ balaibalano el la islama civilizo. Li estis honora prezidanto de Itala Interlingvistika Centro ekde la fondo (1985). Li ankaŭ estis la kreinto de artefarita lingvo, la markuska.
Fine de la 60-aj jaroj, Bausani provis doni al la Islamologio (islamaj studoj) teorian kadron, kun kiu ne ĉiuj fakuloj pri la historio kaj kulturo de Islamo konsentas. Por Bausani, Islamo estas disciplino de historiaj-religiaj studoj kies ĉefa tasko estas eliri el la simple historia-filologia studo de lingvoj kaj literaturoj de Islamo kaj proponi verajn "sintezojn", ankaŭ danke al la malfermemo al aliaj humanismaj fakoj. Islamologio rakontas pri realaĵo, kiu, eĉ preter la nura religia donitaĵo, sin prezentas kiel transnacia, translingva kaj multmaniere ankaŭ transkultura: ĝi devas do esti ekipita per multfaka metodikilaro. La funkcio de "sintezo" de islamologio rekomendita de Bausani efektive neniam estis tute plenumita, Tre ofte ĝi estis metita en la fonon. Verŝajne al la fiasko de lia projekto kontribuis la ankriĝo de la nuntempe malnoviĝinta teoria kadro de la "historio de religioj", kiel ĝin instruis la grandaj mastroj de la pasinteco.
La influo de Alessandro Bausani estis agnoskita de diversaj komunumoj. Lia signifo kiel itala erudiciulo estis rimarkita pro la inkludo pri li en la Italia Enciclopedia Treccani.
Lia signifo kiel klerulo de la irana kulturo estas reflektata en la ero pri lia verkaro en la Encyclopædia Iranica.
La valoro de lia laboro en la kampo de indoneziaj studoj estis rimarkita en nekrologo publikigita en la ĵurnalo Indonesia Circle.
Nekrologo publikigita en Bahá'í Studies Review montras la agnoskon, kiun lia laboro akiris en la religia komunumo, al kiu li apartenis.
Bibliografio de lia verkaro (pli ol 200 titoloj) troviĝas (aktualigita ĝis la 1-a de majo 1981) en: La bisaccia dello sheikh. Omaggio ad Alessandro Bausani islamista nel sessantesimo compleanno, Venezia, Quaderni del Seminario di Iranistica, Uralo-Altaistica e Caucasologia dell'Università degli studi di Venezia, 1981.
Li tradukis religiajn tekstojn kaj tekstojn el al persa lingvo.
Krom traduko al la itala de la Korano (1955), de kolekto de zaratuŝtrismaj religiaj tekstoj (1962) kaj la poemon "Sep princinoj" de Nezami (1982) li ankaŭ tradukis kelkajn verkojn de Ĝalal- ed-din Mohammad Rumi, Omar Khayyam (Omar Ĥajam en Esperanto) kaj Muhammad Iqbal .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alessandro Bausani, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.