AKUTAGAWA Ryunosuke (Hepburn/Kunrei), (Kanĵie) 芥川 龍之介 (malofte: 芥川 竜之介) (1-a de marto 1892 en Tokio; 24-a de julio 1927 per memmortigo en Tokio) estis japana verkisto kaj poeto.
Krom eseoj kaj poeziaĵoj li verkis proksimume 150 rakontojn kaj novelojn.
Akutagawa Ryunosuke | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
芥川 龍之介 | ||
Naskonomo | 新原 龍之介 | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1892 en Tokio | |
Morto | 24-an de julio 1927 (35-jaraĝa) en Tabata | |
Mortis pro | sinmortigo vd | |
Mortis per | trodozo vd | |
Religio | budhismo vd | |
Lingvoj | angla • japana vd | |
Ŝtataneco | Japanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tokio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Fumi Akutagawa vd | |
Infanoj | Hiroshi Akutagawa • Yasushi Akutagawa vd | |
Parencoj | Teruko Akutagawa • Takatoshi Akutagawa • Mamiko Akutagawa • Yoshitoshi Kuzumaki • Ruriko Akutagawa • Zengorō Tsukamoto • Mitsuko Kusabue vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | 我鬼 • 柳川 隆之助 vd | |
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • ĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto • novelisto vd | |
Aktiva dum | 1914– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Nazo ❦ Raŝomon ❦ La Infera Sceno ❦ En Arbaro ❦ Dentradoj ❦ La Aranea Silko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Akutagawa estis el la unuaj aziaj aŭtoroj, kiuj provis kunligi hejmajn literaturajn tradiciojn al eŭropa literaturo. La temoj de liaj rakontoj estas tre diversaj. Ofte li prenis ilin el japanaj fabeloj aŭ el japana literaturo. Liaj rakontoj ege rivelas psikologiajn aspektojn de homoj.
Akutagawa naskiĝis en 1892 en Tokio. Lia familio estis burĝa kaj tradiciema. Inter 1912 kaj 1916 li studis pri anglalingva literaturo kaj komencis publikigi siajn verkojn. Li estis instruisto pri la angla dum tri jaroj kaj poste li laboris ĉe gazeto “Ōsaka Mainichi”.
Akutagawa bone konis literaturon kaj japanan kaj ĉinan kaj eŭropan. Li estis influita de diversaj aŭtoroj, ekzemple de Edgar Allan Poe, Charles Baudelaire, Oscar Wilde, Michel de Montaigne, Mori Ōgai kaj Nacume Sōseki.
Ekde 1919 lia saneco pli kaj pli malboniĝis. Samtempe, liaj rakontoj pli kritikis la socion kaj pli realismiĝis. Akutagawa nun eĉ devis rigardi kaj sian propran malsaniĝadon kaj la „malboniĝadon“ de la socio, kiu ja rektis al milito. Li mortigis sin en 1927.
En la jaro 1954, la fama japana filmisto Kurosawa Akira verkis oftkonatan filmon Rashômon, kiu bazas sur rakonto de Akutagawa. Tiu filmo internacie ricevis premiojn kaj plikonatigis aŭtoron Akutagava.
’’Bonvole aldonu aliajn verkojn, japanajn skribaĵojn, signifojn, tradukojn al esperanto...’’
AKUTAGAWA, Ryunosuke: La Kapao kaj aliaj rakontoj. Kvar noveloj. Trad. el la japana Nozima Yasutaro; Tokio, 1954/1979.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akutagawa Ryunosuke, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.