Akumulatoro aŭ elektrujo estas tia galvana pilo, en kiu la transformiĝintaj materialoj – foruzita dum produkto de elektra kurento – povas regeneriĝi per kontraŭdirekta kurento (ŝargado).
Ĉar ĝi akumulas energion, oni nomas ĝin ankaŭ akumulilo. La akumulatoro rezervas la dum ŝargo alkondukitan elektran energion en formo de kemia energio.
La akumulatoro konsistas el elektrolita solvaĵo kaj du elektrodoj. La elektrolito estas ensorbita en la t. n. seka akumulatoro (baterio) en truhavan materialon aŭ aperas en formo de gelateneca elektrolito.
La kapacito estas la plej granda elektrokvanto, kiun la aparato povas enteni, ties kutima mezurunuo estas la amperhoro, foje notita "ampero-horo" (simbolo Ah); tio estas la nombro da horoj dum kiuj ĝi povas produkti unu amperon.
La pli frue plej vaste uzata akumulatoro estis la plumba akumulatoro (acida akumulatoro). Se ĝi estas plene ŝargita, ĝi entenas sulfatan acidon en koncentreco de 30 %, en kiun mergiĝas unu elektrodo el plumba dioksido (pozitiva angulo) kaj unu el pura plumbo (negativa angulo). Dum la uzado de la akumulatoro ambaŭ elektrodoj (surface) transformiĝas al plumba sulfato. La ŝargita akumulatoro havas la elektromovan forton de ĉirkaŭ 2 V; se tiu malpliiĝas al 1,8 V, oni devas reŝargi la akumulatoron. La efikeco de la akumulatoro estas ĉirkaŭ 80%. La forlasita, elĵetita akumulatoro estas tre danĝera por la medio.
La baza (nikel-fera akumulatoro de Thomas A. Edison) akumulatoro entenas en ŝargita stato elektrolitan solvaĵon de KOH (kalia hidroksido; en koncentreco de 20 %) kaj elektrodojn el fero (negativa, kiu servas ankaŭ kiel ujo) kaj el nikelo (kovrita per nikela oksido (Ni2O3)). La ŝargita akumulatoro havas elektromovan forton de ĉirkaŭ 1,3 V. kaj efikecon de ĉirkaŭ 60 %, sed ĝi (kompare kun la plumba) estas pli malpeza kaj pli bone toleras la troŝargon, skuojn kaj ĝi havas pli longan vivon.
La aliaj pli novaj specoj de bazaj akumulatoroj estas:
Por provizi elektron al akumulatoroj estas multaj specoj de akumulatorŝargiloj, ĉar ili dependas de la tipo de la akumulatoro mem kaj de la procezo uzata.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akumulatoro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.