Afriko sude de Saharo (aŭ Subsahara Afriko, foje nomata Nigra Afriko) estas epiteto ofte donata al Centra kaj Suda Afriko, entenante ne nur la vastajn areojn sude de Saharo, sed ankaŭ sudajn partojn de ĉi tiu dezerto mem.
Ĝi estas proksimume la nearaba parto de Afriko. Fojfoje ĉi tiu mondparto estas nomata nigrula Afriko, kvankam en kelkaj partoj de ĝi superregas ne-nigrula loĝantaro.
Afriko sude de Saharo | |||
---|---|---|---|
Mondregiono | |||
regiono [+] | |||
Lando | Afriko | ||
- koordinatoj | , 23° 0′ 0″ O -102310° 0′ 0″ S, 23° 0′ 0″ O | ||
Horzono | Centr-Afrika Horzono, Okcident-Afrika Horzono, Orient-Afrika Horzono [+] | ||
Afriko sude de Saharo | |||
Vikimedia Komunejo: Sub-Saharan Africa [+] | |||
Afrikon efektive disigis en du partojn la dezertego Saharo dum pluraj jarcentoj de la historio. Tial la kontakto inter Norda Afriko kaj la cetera kontinento estis minimuma, escepte de kelkaj komercaj karavanoj. Antikvaj Egiptoj malbone konis la landojn sude de norda Sudano. Dum la mezepoko norduloj ĉaskaptis sklavojn sude de Saharo, kaj vendis tiujn en Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio. Nur per la esplorvojaĝoj de Araboj (Ibn Batuta) kaj Portugaloj (Vasco da Gama) en la jarcentoj 14-a kaj 15-a ekis pli intensa kontakto inter la mondo ambaŭflanke de Saharo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afriko sude de Saharo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.