La 96a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazis en Kastelo Greziljono, situanta en Baugé-en-Anjou, Francio, inter la 18a kaj 25a de julio 2023.
Ĝi estis la unua ĉeesta kongreso post tri retaj eventoj.
96-a SAT-Kongreso 2023 | ||
---|---|---|
Loko | Baugé-en-Anjou | |
Ekde | 18-a de julio 2023 | |
Ĝis | 25-a de julio 2023 | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Estis 55 aliĝintoj el kvar kontinentoj (neniu el Afriko). Ĉefaj organizantoj estis Bert Schumann, Bruno Henry kaj Vinko Markovo. Funkciis du libroservoj.
Dum laborkunsidoj okazis debatoj pri la asociaj informoj, elektoj de taskopostenoj, gazeto Sennaciulo, teknikaj rimedoj, asocia diskutlisto, proceduro por la ŝanĝo de statuto, kaj decidoj pri Deklaracio kaj Gvidrezolucio. Aparte la kongreso aprobis, ke la venonta SAT-kongreso okazu en Oporto, Portugalio, komence de aŭgusto.
Krome okazis kunsidoj de la Poresperanta Fako, de la Liberecana Frakcio, de la Komunista Frakcio, de la LEA-Komitato, de Verduloj, de Vegetara Sekcio ktp.
Prelegoj starigis interesajn debatojn precipe pri Okcidenta Saharo (Roger Prieto), Rifuĝintoj en Eŭropo (Annie Grente), rabitaj beboj en Hispanio (Lola Pérez-Pérez), Julian Assange kaj similaj kazoj (Sandor Horvath), movado kontraŭ prezplialtigo en Portugalio (Xana Paz), Pentraĵoj el Norda Koreio (Nathalie Kesler), Esperanto-arkivoj (Pascal Dubourg-Glatigny kaj Bertrano Sajus), SAT en Svisio (Dieter Rooke) kaj Niepce kaj fotografio (J. Monneret).
Inter ekskursoj menciindas vizito al historia apoteko en Baugé, gvidita de Klodin' Pomirol; tuttaga ekskurso al Angers, gvidita de Laurent Vignaud (kastelo, Tapiŝo de la Apokalipso (14-a jarcento), Muzeo Jean Lurçat kaj Tapiŝo de la Kanto de la Mondo); kaj duontaga ekskurso al Muzeo pri Ardezo, en Trélazé.
Inter vesperaj distraĵoj okazis koncerto de Jean-Manu, prezentado de filmoj "Malpermesate al hundoj kaj italoj" kaj "ABC de Striko" (kun postaj debatoj), prezentado de la regionaj sociaj movadoj kaj finfine okazis vigla adiaŭa vespero kun revoluciaj kantoj.
Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la kongreso en la SAT-retejo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 96-a SAT-Kongreso 2023, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.