La 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis apud Parizo, inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007.
80-a SAT-Kongreso 2007 | ||
---|---|---|
Loko | ||
Ekde | 21-a de julio 2007 | |
Ĝis | 28-a de julio 2007 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Pli precize, ĝi okazis ambaŭflanke de la landlimo inter du urbetoj de la pariza ĉirkaŭurbo. La kongresantoj manĝis kaj dormis en Châtenay-Malabry, en la inĝeniera lernejo École Centrale kaj laboris en Antony, gastigate de la Universitata Restadejo Jean Zay, kie kutime loĝas studentoj pri socioscienco.
Danke la solviĝon de kelkaj financaj malfacilaĵoj, la kongresanoj povis serene pridiskuti diversajn proponojn por plivigligi la funkciadon de SAT per kolektiva laboro, i. a. per pliampleksigo de la redaktoskipo de Sennaciulo, starigo de plurpersona financa kontrolkomisiono, revigligo de SAT-rondoj en diversaj mondopartoj, starigo de skipo por esplori la eblojn produkti KD-version de PIV, kaj daŭrigo de la eldonlaboro komencita de la eldona fako kooperativa, kies unua libro - Mortopuno, faktoj kaj dokumentoj - aperis dum la kongreso.
La kongreso ankaŭ ebligis prezenton de la nova varbmaterialo de SAT-Amikaro, kies enhavo parte ŝuldiĝas al la diskutoj pri specifeco de esperanto-informado direkte al maldekstra publiko kadre de la Poresperanta Fako, de kelkaj jaroj.
Aldone al la internaj aferoj, la ĉefa kongresa temo estis Internacia Solidareco, pritraktita okaze de pluraj debatoj enkondukitaj per prelegetoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 80-a SAT-Kongreso 2007, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.