3 Idiots estas barata komedi-drama filmo de 2009, reĝisorita kaj verkita de Rajkumar Hirani kaj produktita de Vidhu Vinod Chopra, kun filmo de Abhijat Joshi, inspirita de la romano Five Point Someone de Chetan Bhagat.
La kinosteloj Aamir Ĥan, R. Madhavan kaj Sharman Joshi ĉefrolis, kune kun Kareena Kapoor, Boman Irani kaj Omi Vaidya. La filmo temas pri la amikeco de tri studentoj en barata inĝeniera kolegio kaj estas satiro pri la sociaj premoj sub azia eduka sistemo. Ĝi ankaŭ inkludis realajn baratajn inventojn de Remya Jose, Mohammad Idris, Jahangir Painter kaj Sonam Wangchuk.
3 Idiotoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | थ्री ईडियट्स |
Originala lingvo | hindia lingvo |
Kina aperdato | 25 dec. 2009, 18 maj. 2013, 23 dec. 2009 |
Ĝenro | komedia dramo, amikopara filmo, komedia filmo, muzika filmo, filma dramo, amafera filmo |
Reĝisoro(j) | Rajkumar Hirani |
Produktisto(j) | Vidhu Vinod Chopra |
Scenaro | Abhijat Joshi |
Loko de rakonto | Delhio |
Muziko de | Shantanu Moitra |
Rolantoj | Aamir Ĥan • R. Madhavan • Sharman Joshi • Kareena Kapoor • Boman Irani • Javed Jaffrey • Omi Vaidya • Mona Singh • Parikshit Sahni |
Produktinta firmao | Vinod Chopra Films Eros International |
Honorigoj | Filmfare Award for Best Film |
IMDb | |
La filmo ricevis aplaŭdon de la kritikistoj kaj komercan sukceson. 3 Idiotoj estis la plej monenspeziga filmo en sia komenca semajnfino en Barato kaj havis la plej altajn malfermtagajn kolektojn por barata filmo ĝis tiu momento kaj ankaŭ havis la rekordon por la plej altaj retaj enspezoj en la unua semajno por bolivuda filmo. Ĝi ankaŭ fariĝis unu el la malmultaj barataj filmoj tiutempe, kiu sukcesis en orientaziaj merkatoj kiel ekzemple Ĉinio kaj Japanio. La filmo ankaŭ havis socian efikon al sintenoj pri edukado en Barato same kiel en aliaj aziaj landoj kiel ekzemple Ĉinio.
# | Titolo | Kantisto(j) | tempo |
---|---|---|---|
1 | "Aal Izz Well" | Sonu Nigam, Shaan, Swanand Kirkire | 04:34 |
2 | "Zoobi Doobi" | Sonu Nigam, Shreya Ghoshal | 04:06 |
3 | "Behti Hawa Sa Tha Woh" | Shantanu Moitra, Shaan | 04:59 |
4 | "Give Me Some Sunshine" | Suraj Jagan, Sharman Joshi, Rahat Fateh Ali Khan | 04:05 |
5 | "Jaane Nahin Denge Tujhe" | Sonu Nigam | 03:30 |
6 | "Zoobi Doobi" | Sonu Nigam, Shreya Ghoshal | 03:27 |
7 | "Aal Izz Well" | Sonu Nigam, Shaan, Swanand Kirkire, Jaive Samsun | 04:41 |
Totalo | 29:22 |
La filmo enspezis tutmonde ₹459.96 (88 milionojn da dolaroj) kio estis la plej enspeziga barata filmo ĝis tiu momento. Ĝi estis aldonita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la filmo kun plej bonaj monrezultoj en Bolivudo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 3 Idiotoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.