Apollinaria Prokofjevna SUSLOVA (ruse Аполлина́рия Проко́фьевна Су́слова; 1839–1918), komune konata kiel Polina Suslova (Поли́на Су́слова), estis rusa novelistino, kiu estis eble plej bone konata kiel amatino de la verkisto Fjodor Dostojevskij, edzino de Vasili Rozanov kaj fratino de la unua kuracistino de Rusio nome Nadeĵda Suslova.
Ŝi estas konsiderata prototipo de kelkaj inaj roluloj de romanoj de Dostojevskij, kiaj Polina en La ludisto, Nastasja Filipovna en La idioto, Katerina Ivanovna Marmeladova en Krimo kaj puno, Lizaveta Nikolajevna en Bjesoj, kaj Katerina kaj Gruŝenka en La fratoj Karamazov. Suslova estis ofte portretita kiel fatala virino. Fjodor Dostojevskij konsideris ŝin unu el la plej rimarkindaj virinoj en ŝia epoko.
Polina Suslova | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1839 en Gorbatovsky Uyezd, Niĵnij-Novgoroda gubernio | |
Morto | 1-an de januaro 1918 (78-jaraĝa) en Sebastopolo | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Nadezhda Suslova vd | |
Edz(in)o | Vasily Rozanov vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Aktiva dum | 1861– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝiaj propraj verkoj estas novelo Pokuda, publikigita en la gazeto Vremja de Miĥail Dostojevskij en 1861, Do svadby (1863), kaj la membiografia Chuzhaya i Svoy, publikigita en 1928.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Polina Suslova, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.