Ŝivismo aŭ Ŝivanismo (शैव पंथ, Śaiva Paṁtha, La Ŝiva Vojo), estas unu el la plej grandaj branĉoj de Sanāthana Dharma (hinduismo), kultanta Ŝivon kiel la Superan Estaĵon.
Ortodoksaj skoloj |
Neortodoksaj skoloj Granda personecoj Antikvo |
Anoj de Ŝivismo nomiĝas Ŝivanoj kaj kredas, ke Ŝivo estas Ĉio kaj en ĉio, la kreanto, konservanto, detruanto, revelanto kaj kaŝanto de ĉio, kio ekzistas. Ŝivismo, kiel kelkaj el la aliaj formoj de hinduismo, disvastiĝis al aliaj partoj de Sudorienta Azio, inkluzive al Javo, Balio kaj al partoj de la Sudorientazia kontinento, inkluzive Kamboĝo.
Ŝivo estas kelkfoje prezentita kiel la furioza dio Bajravo. Ŝivanoj estas pli allogitaj al asketismo ol la anoj de aliaj Hinduismaj sektoj kaj povas esti trovitaj vagantaj tra Barato kun cindro sur siaj vizaĝoj farantaj mempurigajn ritojn. Ili kultas ĉe temploj kaj praktikas jogon, klopodante iĝi unu kun Ŝivo. Inter hinduistoj, ĉirkaŭ 252 milionoj aŭ 26.6% estas Ŝivanoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝivismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.