Viŝiŝtadvaita aŭ Vishishtadvaita (IAST Viśiṣṭādvaita; en Sanskrito: विशिष्टाद्वैत) estas unu el la plej popularaj skoloj de la Vedanta skolo de Hindua filozofio.
Vedanta laŭvorte signifas "la finon de Vedoj". VishishtAdvaita (laŭvorte "Advaita kun unikeco; kvalifikoj") estas ne-duisma skolo de Vedanta filozofio. Ĝi estas ne-duisma de kvalifikita tuto, en kiu nur Brahmo ekzistas, sed ĝi estas karakterizita per multobleco. Ĝi povas esti priskribita kiel kvalifikita monismo aŭ kiel kvalifikita ne-duismo aŭ atributa monismo. Ĝi estas skolo de Vedanta filozofio kiu kredas en ĉiu diverseco submetita al subkuŝa unueco.
Ortodoksaj skoloj |
Neortodoksaj skoloj Granda personecoj Antikvo |
Ramanuĝa, filozofo de la 11a-12a jarcento kaj ĉefa proponanto de la Viŝiŝtadvaita filozofio konkurencas, ke Prasthanatrayi (nome "La tri vojoj"), nome la Upaniŝadoj, la Bagavadgito, kaj la Brahma Sutro estas interpretebla laŭ vojo kiu montras tiun unuecon en diverseco, dum aliaj vojoj povus rompi tiun konsistecon. Vedanta Desika difinas Viŝiŝtadvaita uzante aserton: "Asesha Chit-Achit Prakaaram Brahmaikameva Tatvam: Brahman", kiel kvalifikita per konsciaj kaj nekonsciaj manieroj (aŭ atributoj), estas la nura realo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Viŝiŝtadvaita, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.