Ŝri Ramakriŝna (1836 - 1886) estis bengala mistikulo.
Li loĝis ĉe templo de la diino Kálí, kie li estis pastro. Li praktikis metodojn de preĝo kaj medito el multaj tradicioj, kaj li instruis pri la unueco de religioj. Multaj hinduoj adoras Ramakriŝnan kiel dian enkorpiĝon.
Ramakriŝna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1836 en Kamarpukur |
Morto | 16-an de aŭgusto 1886 (50-jaraĝa) en Kolkato |
Mortokialo | laringa kancero |
Lingvoj | bengala |
Ŝtataneco | Brita Hindio |
Familio | |
Patro | Khudiram Chattopadhyay |
Patrino | Chandramani Devi |
Edz(in)o | Sarada Devi |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
Ŝri Ramakriŝna ne mem verkis librojn, sed post lia morto verkis disĉiploj pri lia vivo kaj liaj instruaĵoj.
Ŝri Ramakriŝna komparis la diferencojn inter religioj kun diferencoj inter lingvoj. Li parolis pri uzantoj de malsamaj lingvoj, kiuj trinkas akvon el la sama rivero, sed nomas la akvon per malsamaj vortoj. Ĝuste tiel, laŭ li, anoj de malsamaj religioj trovas la saman finfinan realecon, kvankam ili nomas ĝin malsame.
M.K.Gandhi skribis ke la vivo de Ramakriŝna "povigas nin vizaĝ-al-vizaĝe vidi Dion."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ramakriŝna, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.