Ĉaturango estas la plej malnova varianto de ŝako de ĉirkaŭ 600 p.K..
Ĝi eble estas la deveno de ŝako, ĉina ŝako, ŝogio kaj aliaj ŝakaj variantoj. La nomo devenas el la sanskrita lingvo kiu signifas "dividita en kvar partoj", t.e. infanterio, rajdistaro, elefantoj kaj militveturiloj; antaŭbildojn de hodiaŭaj ŝakaj peonoj, ĉevaloj, kurieroj kaj turoj.
Ĉaturango | ||
---|---|---|
tabulludo • mensludo • Ŝaka variaĵo | ||
La reguloj de la ludo similas al tiuj de la moderna versio. Ludantoj uzas tradician 8x8 tabulon, tamen, oni uzas malsaman pecaron.
La ĝustaj reguloj de Ĉaturango estas nekonataj. Ŝakaj historiistoj supozas, ke la ludo havis similajn regulojn al tiuj de sia posteulo Ŝatranĝo. Aparte, ekzistas necerteco pri la movoj de la Gaja (elefanto), kiu estas la pioniro de la modernŝaka kuriero.
La elira pozicio estas kiel montrita. La ludanto markata kiel "blanka" movas unue. La celo de ĉaturango estas same kiel moderna ŝako, tiu estas ŝakmati la Rajan (reĝon) de la rivalo.
Ĉaturanga pecaro | |
---|---|
Raja (reĝo) | |
Mantri aŭ Senapati (konsilisto aŭ generalo; prapatro de Ferz; frua speco de damo) | |
Ratha (ĉaro; turo) | |
Gaja (elefanto; poste nomita Alfil; frua speco de kuriero) | |
Ashva (ĉevalo) | |
Padàti aŭ Bhata (piedsoldato aŭ infanteriano; peono) |
La araba ŝatranĝoludisto al-Adli mencias du pliajn diferencojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉaturango, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.