Programaro (aŭ softvaro) estas aro de iloj logikaj (ne fizikaj) de komputilaj sistemoj, kiuj regas kaj lasas regi ĝin por realigado de konkreta laboro.
Programaro povas esti, ekzemple, programoj por skribi dosierojn, registri aŭ aŭskulti sondosierojn, esplori interreton, la operaciumon (Linukso, Vindozo) ktp...
Eble la difino plej ĝusta de programaro estas de Instituto de inĝenieroj elektronikaj kaj elektroteknikaj en sia normo 729: "La sumo de la programoj de komputado, procedoj, reguloj, dokumentoj kaj asociataj datumoj, kiuj estas parto de komputada sistemo". Laŭ ĉi tiu difino, la programaro konsistas ne nur el programoj sed ankaŭ el ĉiuj datumoj konserveblaj per komputika memoro aŭ datumportilo.
La kreado de programaro estas kompleksa procedo de analizo tra programado ĝis testo de la koncernaj programoj.
Programaro estas realigita antaŭe mense ellaborita verko. "Realigita" signifas, ke programaro disponeblas sur dvd, kd, diskedo aŭ alia komputila dosierujo.
Programisto, disvolvigisto aŭ komputilprogramisto, aŭ ankaŭ softvara inĝeniero estas persono kiu kreas komputilan programaron. La termino komputilprogramisto povas referenci al specialisto en unu areo de komputiloj aŭ ĝeneralisto kiu verkas kodojn por multaj tipoj de programaro. La fakulo kiu praktikas aŭ profesias formalan alproksimigon al programado povas esti konata ankaŭ kiel program-analizisto.
Estas malfacile klasigi la diversajn specojn de programaro, sed eblas fari tion jene:
Sistema programaro regas la aparataron.
Ellabora programaro helpas al programistoj skribi programojn kaj uzi malsamajn programlingvojn.
Uzanto-laborprogramoj ebligas al uzantoj fari unu aŭ plurajn konkretajn laborojn, en ia ajn kampo de aktiveco kiun eblas aŭtomatigi aŭ apogi per komputiko.
Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla laŭ la sekvaj specoj:
Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.
Mallibera programaro, ankaŭ nomata "ne-libera", "proprieta" aŭ "fermit-fonta" estas programaro kiu ne estas sub la kriterioj por libera programaro. Senpaga programaro (angle freeware) estas speco de mallibera programaro, kiu disponeblas por uzado senpage. Malgraŭ tio, oni ne rajtas modifi, redistribui aŭ studi (inversa inĝenierarto) ĝin sen la permeso de la kreinto.
Kelkaj esperantistoj uzas la vorton softvaro en Esperanto ĉar la angla vorto software estas uzata kiel neologismo en multaj lingvoj tutmonde.
Laŭ ili tiu vorto estas unuradika (softvar + o ), do ili opinias ke nova radiko aldoniĝis al Esperanto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento. Aliaj interpretas ĝin kiel kunmetaĵon de la radikoj soft kaj var, sed tio ne estas tre logika, ĉar en Esperanto softa signifas milde mallaŭta, do neniel rilatas al komputikaĵo.
La malvorto de softvaro estas la neologismo hardvaro, nome aparataro. Kiel malvorto de hardvaro, softvaro estas uzata por pli vasta signifo: ekz. datumoj ludataj per aparataro kiel datumoj en registradaj medioj aŭ elektra signo.
La plej ofta esprimo en Esperanto por tiu koncepto estas la kunmetaĵo programaro, kiu bone kaptas la intencitan signifon sen neceso de nova radiko.
La programaro estas la produkto generita de la procezo de disvolvigo, laŭ la inĝenierado de programaro. Tiu produkto estas esence alte evolua kaj evoluema dum sia vivociklo: ĝenerale, ĝi evoluas generante versiojn pli kaj pli pli kompletajn, kompleksajn, plibonigitajn laŭ iu konsidero, plo taŭgajn al novaj platformoj (ĉu de aparataro ĉu de operaciaj sistemoj), ktp.
Cuando un sistema deja de evolucionar, eventualmente cumplirá con su ciclo de vida, entrará en obsolescencia e inevitablemente, tarde o temprano, será reemplazado por un producto nuevo.
El software evoluciona sencillamente porque se debe adaptar a los cambios del entorno, sean funcionales (exigencias de usuarios), operativos, de plataforma o arquitectura hardware.
La dinámica de evolución del software es el estudio de los cambios del sistema. La mayor contribución en esta área fue realizada por Meir M. Lehman y Belady, comenzando en los años 70 y 80. Su trabajo continuó en la década de 1990, con Lehman y otros investigadores de relevancia en la realimentación en los procesos de evolución (Lehman, 1996; Lehman et al., 1998; lehman et al., 2001). A partir de esos estudios propusieron un conjunto de leyes (conocidas como leyes de Lehman) respecto de los cambios producidos en los sistemas. Estas leyes (en realidad son hipótesis) son invariantes y ampliamente aplicables.
Lehman y Belady analizaron el crecimiento y la evolución de varios sistemas software de gran porte; derivando finalmente, según sus medidas, las siguientes ocho leyes:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Programaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.