Kategorioj en Vikipedio estas sistemo, kiu ebligas kunigi artikolojn, tiel ke legantoj povas facile retrovi rilatajn temojn.
Helpo | |
Iom pli komplekse | |
---|---|
Rilataj temoj | |
Kategorioj povas mem esti subkategorioj de aliaj kategorioj, tiel ke la uzanto povas navigi tra la enciklopedio laŭ strukturo, kiu aspektas kiel branĉaro de arbo. Tio ĉi faciligas al la uzantoj trovi difinitajn temojn, eĉ se ili ne scias, kiuj artikoloj ekzistas aŭ kiel ili precize nomiĝas.
La Vikipedio ebligas la kategoriigon de artikoloj. Por eviti ĥaoson, vi sekvu la ĉi-sube menciitajn regulojn pri uzado de kategorioj.
La aldono de [[Kategorio:Nomo]] en la teksto de iu ajn redaktebla paĝo kaŭzas la aldonon de tiu paĝo al la kategorio Nomo. Tiu ĉi ligilo ne aperos en la sama loko en la teksto, sed en la kesto "Kategorioj" fine de la paĝo. Kiam oni alklakas tiun ligilon, oni atingos paĝon, kiu nomiĝas "Kategorio:Nomo" – la ligilo estos ruĝa ĝis kiam ĝi estos kreita. Konvencie tiuj kategorio-deklaroj estas metitaj fine de la artikolo, sed antaŭ la ŝablonoj ĝermo, polurenda kaj similaj (kiuj mem kreas kategoriojn).
La kategorio-paĝo mem (tio estas paĝo en la nomspaco Kategorio:) estas normale redaktebla paĝo, sed havas specialan econ: ĝi listigas ĉiujn artikolojn, kiuj estis metitaj en la kategorio. Se iuj el tiuj paĝoj mem estas kategorio-paĝoj, ili estos konsiderataj subkategorioj. Tiuj ĉi aperos unue. Ĉiu ordinara teksto, kiu estas aldonita al la kategorio-paĝo, aperos supre de la kategorioj.
Se vi deziras krei normalan ligilon al kategorio-paĝo, aldonu dupunkton antaŭ la vorton "Kategorio", ekzemple [[:Kategorio:Muziko]], kiu aspektos kiel Kategorio:Muziko. Tiaj ligiloj ne aldonas la koncernan paĝon al kategorio.
Ekzistas du specoj de kategorioj, kiuj teknike estas samaj, sed enhave malsamaj:
Se la artikoloj de unu kategorio logike ankaŭ apartenas al alia kategorio, tiam la unua kategorio iĝas subkategorio de la dua. La jam citita ekzemplo Kategorio:Muzikistoj estos do subkategorio de la Kategorio:Muziko. Normale listo-kategorioj estas subkategorioj de temo-kategorioj, kaj preskaŭ neniam inverse.
Grupigu artikolojn en kategoriojn, se tiaj kategorioj povas esti utilaj por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:
Por decidi, ĉu indas krei kategorion, faru la jenajn demandojn:
Se la respondo al ajna el tiuj demandoj estas nea, tiam kategorio verŝajne ne estas taŭga rimedo.
Uzu kategoriojn por priskribi la temon aŭ la liston, sed ne la formon. Biografia artikolo pri difinita persono ekzemple ne aperu en la Kategorio:Biografioj sed en Kategorio:Flandraj pentristoj, Kategorio:Usonaj verkistoj kaj simile.
La sinsekvo de la kategori-indikoj en artikolo ne estu alfabeta, sed laŭ graveco. La plej esencaj venas unue, la plej ĝeneralaj, ekzemple Kategorio:Naskiĝintoj en 1946 fine.
Kvankam ne ekzistas limo pri la kvanto da artikoloj en kategorio, indas krei subkategoriojn. Ekzemple se la kategorio Kategorio:Politikistoj iĝas tro granda, indas krei subkategoriojn ekzemple laŭ landoj, kiel Kategorio:Usonaj politikistoj, Kategorio:Hispanaj politikistoj.
Multaj kategorioj temas pri individuoj, ekzemple Kategorio:Aktoroj. Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas laŭsekse. Ekzemple ne kreu kategorion por viraj aktoroj kaj ankaŭ ne por aktorinoj. Oni tamen ja rajtas krei liston de viraj aktoroj aŭ aktorinoj. Unu el la malmultaj esceptoj estas la Kategorio:Reĝinoj. Ĉar "reĝino" en Esperanto havas du signifojn, (1) virino kiu reĝas, kaj (2) la edzino de iuj reĝoj, la unua logike aperu sub la Kategorio:Reĝoj, la dua sub Kategorio:Reĝinoj
La kategorioj estas ordigitaj komputile laŭ la nomo de la artikolo. Sed ofte tion oni ne deziras. Se oni aldonus en la artikolo "Peter Paul Rubens" simple la kategorion [[Kategorio:Flandraj pentristoj]], tiam Rubens en la indeksoj ne aperus sub R, sed sub P, la unua litero de Peter. Por eviti tion, oni aldonu ordigan ŝlosilon en la jena formo:
[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Rubens, Peter Paul]]
Por eviti, ke oni post ĉiu kategorinomo devu mencii la ordigan ŝlosilon, oni povas anstataŭe unu fojon uzi la ŝablonon {{DEFAULTSORT:}} aŭ esperante {{DEFAŬLTORDIGO:}}, ekzemple:
{{DEFAULTSORT:Rubens, Peter Paul}} [[Kategorio:Flandraj pentristoj]] [[Kategorio:Naskiĝintoj en 1577]]
[[Kategorio:Flandraj pentristoj|van Verendael, Nicolaes]]
sed
[[Kategorio:Flandraj pentristoj|Van Verendael, Nicolaes]]
[[Kategorio:Francaj verkistoj|Céline, Louis-Ferdinand]]
metus la aŭtoron malantaŭ la aŭtoroj Cocteau kaj Crevel, ĉar la litero é en Unikodo aperas post z. Se anstataŭe oni uzas
[[Kategorio:Francaj verkistoj|Celine, Louis-Ferdinand]]
la alfabeta ordigo estas ĝusta, ĉar en la franca e kaj é estas ordigitaj same. Se tamen en difinita nacio (ekzemple la islanda aŭ ĉeĥa) oni ne ordigas literojn kun aŭ sen diakritoj same (ekzemple en la islanda Á venas post A), oni povas uzi la "z-trukon" kaj aldoni minusklan z por ordigi la personon ĝuste. Ekzemple
[[Kategorio:Islandaj politikistoj|Áki Jakobsson]]
metus lin tute en la fino post Z, dum
[[Kategorio:Islandaj politikistoj|Azki Jakobsson]]
metas lin en la ĝusta loko.
[[Kategorio:Himenopteroj| ]]
La plej ofta ordiga sistemo estas |Familia Nomo, Persona Nomo, sed ekzistas kelkaj esceptoj kaj specialaj okazoj:
{{DEFAULTSORT:Vandenbergh, Jan}}
{{DEFAULTSORT:Guericke, Otto Von}}
{{DEFAULTSORT:Cervantes, Miguel De}}
{{DEFAULTSORT:Arni Bodvarsson}}
{{DEFAULTSORT:Di Stefano, Giuseppe}}
{{DEFAULTSORT:Puig I Canovas, Oscar}}
{{DEFAULTSORT:Gogh, Vincent Van}}
{{DEFAULTSORT:Smith, Robert J., Jr.}}
{{DEFAULTSORT:De Giorgi, Aldo}}
{{DEFAULTSORT:Dagua, Lena}}
{{DEFAULTSORT:MacCain, John}}
Pluraj ŝablonoj inkluzivas kategori-deklarojn. Tio ne estas rekomendinda. Tiu tekniko ofte kaŭzas miskategoriigon aŭ kaŭzas, ke la kategorioj aperas en nedezirata vicordo. Krome povas ekesti senfinajn iteraciojn. Tamen la tekniko ja estas bonvena por simplaj ŝablonoj kiuj rilatas al difinitaj projektoj, ekzemple polurindaj artikoloj. Notu ankaŭ, ke la ŝanĝo de kategorio ene de ŝablono, ne tuj ŝanĝas la kategoriojn de la artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon. Necesos redakti ilin unu post la alia por efektivigi la deziratan ŝanĝon.
Kategorio ne povas esti alinomigata kiel ĉiuj ceteraj paĝoj, escepte de la specialaj paĝoj. Do, oni devas ŝanĝi la kategorion en ĉiuj unuopaj artikoloj, eventuale per helpo de VarmaKato, kaj poste krei novan kategorian paĝon. Se la malnova kategorio poste fariĝis superflua, oni povos marki ĝin per {{forigu tuj|nun ekzistas [[:Kategorio:Nova kategorio]]}}. Sed bonvolu ne forgesi : je la komenco de la ligilo, ĉar alikaze la paĝo aperas en la tiel nomata kategorio, sed neniu ligilo en la teksto. Se okazas amasa ŝanĝo de kategorio aŭ iu volas tion proponi, antaŭe estu diskuto pri tio. Krome la markado por forigo tiam okazu per {{forigu|nun ekzistas [[:Kategorio:Nova kategorio]]}} aŭ simile.
Pliaj informoj troviĝas en la paĝo pri kunigo de paĝoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helpo:Kategorio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.