Ĉi tiu paĝo enhavas la oftajn demandojn pri Vikipedio kaj ĝia funkciigo.
Vikio estas certa speco de retpaĝaro: La legantoj povas mem redakti; tiel ĉiuj legantoj komune verkas la enhavon. Ekzistas multaj vikioj, por diversaj celoj; ekzemple en vikio de firmao kutime nur la firmaanooiupj rajtas redakti.
Vikipedio estas libera enciklopedio, kiu — laŭ certaj reguloj — povas esti plibonigata kaj pliampleksigata de ĉiuj homoj. Vikipedio ekzistas en diversaj lingvaj versioj, kun malsama enhavo kaj parte ankaŭ malsamaj reguloj.
Tiel oni nomas projektojn, kiuj estas projekto de Fondaĵo Vikimedio (vidu sube), kiel Vikipedio. La plej grava frata projekto estas Vikimedia komunejo, ĉar tie oni stokas bildojn, kiujn eblas facile enplekti en Vikipedion.
Krome ekzistas multe da projektoj kun "Viki-" (Wiki-) en la nomo, sed nur malmultaj de tiuj projektoj estas frataj projektoj de Vikipedio.
Multaj homoj atingas Vikipedion serĉinte per serĉmaŝino. De tie ili pluklakas.
Sur la dekstre supra flanko de la vikipediaj paĝoj oni trovas la serĉ-kampon "Serĉi". Tajpu tien la serĉatan esprimon kun aŭ supersignaj literoj aŭ X-sistemo. Sub la kampo vi trovas du butonojn: per "Ek!" vi serĉas la esprimon kiel nomon de artikolo. Per "serĉu" vi serĉas la esprimon ie ajn en iu artikolo.
Helpas ankaŭ la sistemo de kategorioj: Sube de artikolo vi trovas la kategoriojn, al kiuj apartenas la artikolo. Ekz-e, sube de Francio vi trovas la kategoriojn: Francio, Eŭropo, Eŭropa Unio, Eŭropaj landoj kaj Elstaraj artikoloj.
Principe same kiel el aliaj retpaĝoj. Maldekstre de vikipedia paĝo vi trovas (sub "iloj") "Citu ĉi tiun artikolon". Tie legeblas konkreta propono kiel citi (kiel vortumi la citfonton). Ĉar Vikipedio estas nur konversacia leksikono, vi ne citu el ĝi por scienca laboraĵo. Escepto estas se vi ekz. esploras pri Vikipedio kaj uzas Vikipedion kvazaŭ ĝi estas historia fonto pri Vikipedio mem.
Principe, vi devas indiki ke vi transprenis ion el Vikipedio. Plej ofte pli indas ke vi simple metas ligilon de via retpaĝo al vikipedia artikolo, ĉar artikolo povas ŝanĝiĝi. Via reuzo de Vikipedia enhavo estas kun rezervo pri diversaj permesiloj kaj eble alia kondiĉo.
Ĝis 2016, redakti per la x‑sistemo estis devige.. Ekde tiam, pluraj enigaj kieloj, sen Esperanto‑klavaro, restas disponeblaj per la Universala LingvoElektilo.
Serviloj (por konservi la enhavojn), retspaco kaj la merkatnomaj rajtoj apartenas al Fondaĵo Vikimedio, kiu estas senprofitdona organizaĵo. La sidejo estas en Usono. La enhavoj (ekzemple la teksto de artikolo) estas liberaj, ĉiu rajtas utiligi ilin sen demandi kaj sen pagi al la Fondaĵo aŭ al la aŭtoroj. Oni rajtas utiligi eĉ por komercaj celoj kaj prilabori ilin. Sed: Respektu la GNU-licencon por libera dokumentado "GFDL".
La unuopaj lingvaj versioj de Vikipedio estas aŭtonomaj. La vikipediistoj ekzemple en la esperantlingva Vikipedio elektas tiel nomatajn administrantojn. Tiuj administrantoj rajtas forbari vikipediistojn kiuj forte agis kontraŭ reguloj, aŭ protekti paĝojn kontraŭ vandalismo.
Tamen la administrantoj nur funkcias kiel "policistoj", sed ne decidas pri la enhavo de la artikoloj. Tio estas afero de la vikipediistoj ĝenerale. Do ne ekzistas redakcio kian oni konas de presitaj enciklopedioj.
La funkciado estas financata pere de donacoj. Ekzistas ankaŭ UEA-konto, por subteni projektojn pri la esperantlingva Vikipedio.
La artikolojn skribas la vikipediistoj, komune. Pere de la "historio" de artikolo eblas eltrovi kiu verkis kion. Se vikipediisto (ĉu registrita ĉu ne) skribas ion ofendan, agas kontraŭ kopirajto ktp., polico povas identigi tiun vikipediiston (per la IP-adreso, kiun postlasas ĉiu retumanta komputilo) kaj aranĝi punadon.
Ne respondecas Fondaĵo Vikimedio, ĉar ĝi nur disponigas la retejon kaj teknikon. Certe naciaj vikimedioj ne okupiĝas pri la enhavoj de Vikipedio, ankaŭ ne de la koncerna nacilingva.
Ĝenerale, oni neniam plene fidu al iu verko, ĉu Vikipedio, nacia enciklopedio aŭ presita libro. Certe en Vikipedio foje troviĝas eraroj, sed ili ekzistas ankaŭ aliloke. Laŭ esploro pri la germanlingva Vikipedio (publikigita fine de 2007 en Stern), en Vikipedio estas malpli da eraroj ol en la fama enciklopedio Brockhaus.
Signo por kvalito de artikolo estas se ĝi indikas la fontojn kaj se multe da aŭtoroj kunaŭtoris.
Multaj aŭtoroj, kiuj redaktis artikolon, metas ĝin sur sian Atentaron. Se iu ŝanĝas ion je la artikolo, tiam la vikipedia softvaro atentigas ilin, kaj ili rigardos la artikolon por kontroli la redakton. Laŭ la sperto, tio funkcias bone. Ne necesas ke vi mem eksperimentu enmetante rubaĵon en artikolon por vidi kiom rapide oni riparas la ŝanĝon — tia konduto (intence enmeti rubon) estas kondamnata "vandalismo".
Administranto povas forigi artikolon, se ĝi ne kongruas kun la bazaj postuloj pri artikolo aŭ kontraŭas iun regulon. Artikolo povas malaperi ekzemple, se ĝi estas tro mallonga (malpli longa ol ĝermeto) — do eble enhavas neniun frazon kaj nur bildon; informon pri tia artikolo iu ajn rajtas meti sur la paĝon de forigendaj artikoloj kaj administranto rajtas forigi ĝin, post kiam ĝi troviĝis tie dum tri horoj. Se la artikola titolo estas mistajpita, administranto rajtas tuj forigi ĝin; same, se temas pri vandalismo, do evidenta misuzo de vikipedio (ekzemple per ia varbado).
Post tri horoj sur la paĝo de forigendaj artikoloj povas malaperi ankaŭ unu‑ aŭ du‑frazaj neenciklopediaĵoj kaj fremdlingva teksto, se neniu ektradukas ĝin. Pri la ceteraj detaloj kaj la proceduro legu sur reguloj pri forigado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helpo:Oftaj demandoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.