Ŝaltilo

Ŝaltilo estas aparato kiu, laŭvole, permesas aŭ malpermesas, ke elektra kurento fluu tra ĝi, kaj tra la elektra cirkvito, en kiu ĝi estas konektita.

Ŝaltilo
Ŝaltilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Ŝaltilo
Ŝaltilo
vdr
Ŝaltilo
Malfermita ŝaltilo (la kurento ne pasas)
Ŝaltilo
Fermita ŝaltilo (la kurento pasas)
  • Kiam ŝaltilo estas fermita, la kurento povas traflui ĝin
  • Kiam ŝaltilo estas malfermita, la kurento ne povas traflui ĝin

Estas ŝaltiloj por ŝalti (ekfunkcii, eklumigi) kaj malŝalti (haltigi, estingi) ĉiujn elektrajn aparatojn, de la elektra lampo al la komputilo. Plej ofte uzataj estas la ŝaltiloj de lumigo.

Konsisto

Ŝaltilo konsistas, en plej simplaj kazoj, el du metalaj pecoj tiel diritaj kontaktiloj kaj mekanismo, kiu faras ke la pecoj tuŝiĝas por lasi flui la kurenton, aŭ disiĝas por malhelpi flui ĝin.

La metalaj kontaktiloj devas esti neoksideblaj, ĉar metaloksido estas nekonduktanta). Ili por tio estas foje tegataj per maldika tavolo da nobla metalo.

La metalo ankaŭ suferas elektran arkon kiam la kontaktiloj malproksimiĝas. Por redukti la efiko de tia arko, la kontaktiloj estu malproksimigitaj kiel eble plej rapide.

La mekanismo moviganta la kontaktilon estas ĝenerale leviero aŭ premata butono funkciigita per mano. Kompreneble, la leviero aŭ butono estas izolata, por ke la manovranto ne kontaktu pecojn sub tensio. Ofte, risorto ene de la aparato plenumas la rapidan malproksimiĝon de la kontaktoj. Tiu risorta sistemo aŭdigas la karakterizan bruon de la ŝaltado.

Kiam ŝaltilo estas funkciigita ne per mano kaj ne per fizika fenomeno, sed per elektra kurento, oni nomas ĝin relajso.

Malsamaj meĥanikaj ŝaltiloj mane aktivigataj

    Malnovaj domaj ŝaltiloj
Ŝaltilo 
Dustabila ŝaltilo kun levilo.

Levilo

La homa interfaco de tiaj ŝaltiloj estas levilo. Nur la rega levilo elstaras la fronta flanko de kontrolpanelo kaj estas ofte fiksita per ŝraŭbingo.

Tuŝbutono

Ŝaltilo 
Tuŝbutonoj sur stirpanelo de aŭtomobilo.

Ŝaltiloj kun tuŝbutono aktiviĝas per tre simpla gesto, kvalito kiu motivas ilian elekton kiam la ŝaltilon devas esti rapide manipulata, aŭ en kondiĉoj postulantaj minimuman atenton por sekura uzado: aŭtostirado, urĝechalto , komputila klavaro, ktp. Tamen, ilia pozicio (aktivigita aŭ ne) ne estas facile rekoneblaj de la operatoro; ofte oni aldonis al ili lumon, integran aŭ foran, indikante la staton de la cirkvito.

Tuŝbutonoj de piano, tajpilokomputilo nomiĝas klavoj.

Ekzistas du tipoj: normale malfermita (la elektra kontakto kreita kiam oni puŝas la butonon) aŭ normale fermita (la elektra cirkvito estas malfermita kiam oni premas la butonon).

    Simbola bildigo de ŝaltilo kun tuŝbutono


Ŝaltilo 
Ŝaltilo kun glitrela, dekstren pluraj puŝbutonoj.

Glito

Glitŝaltiloj havas la avantaĝon de disponigado de pli ol tri stabilaj pozicioj, kun aldone facila vido de sia elektita pozicio. Tamen, kelkfoje ili ne estas facile manipuleblaj, ili ĝenerale postulas bonan atenton kaj lertecon por ilin funkciigi. Cetere, ili ofte montras iom malaltan fidindecon en la tempo. Ĉi tiuj tipoj de ŝaltiloj estis komune uzataj en la hejmaj muzikaparatoj, kie ĝi estas nun anstataŭita de statikaj elektronikaj ŝaltiloj per integritaj cirkvitoj, multe pli fidindaj kaj multe malpli kostaj.

Rotacio

Ŝaltilo 
Rotaciŝaltilo.

Rotaciŝaltiloj ofte nomataj turnaj komutiloj estas aktivigataj per turno de siaj aksoj. Ĉi tiu tipo de ŝaltiloj povas havi eĉ pli stabilajn poziciojn ol glitŝaltiloj, kaj povas proponi multajn apartajn elektraj cirkvitojn izolataj unu de la aliaj.

Baskulo

Ŝaltilo 
Baskulŝaltilo.

Baskulŝaltiloj estas la plej komunaj. Ili havas meĥanikan funkciadon similan al la levilo, la baskula butono estas nur horizontala levilo. Ili estas limigata al tri statoj, ofte nur du estas uzataj (en/el)). Ilia pozicio estas ne ĉiam facila rapide vidi, krom kiam ergonomio estas aparte studita Tiu estas la kazo en sistemo poziciiganta supren la en"-pozicion, kiel en la aŭtomobila ekipaĵo. Ĉi tiu tipo de ŝaltilo estas kutime la plej fidinda, ĉar la meĥaniko de la baskulo estas aparte taŭga por elektra komutado. Ĝi kombinas la operatoran movon al la agado de sistemo de risorto tre simple, ĝi nete kaj fidinde provizas elektrajn kaj meĥanikajn transirojn.

Premo

Premŝaltiloj enhavas premsentilon por detekti la premon kreitan de la fingro de la uzanto. La urĝhalta premŝaltilo estas ankaŭ nomita pugnobutono (aktivigita de la pugno) pro sia aparta aktivigado kaze de urĝaj situacioj, pri kiu oni devas reagi rapide kaj sen pripensi.

Kondensilo

Ŝaltilo 
Sentila ŝaltilo

Sentila ŝaltilo, ankaŭ nomata tuŝoŝaltilo, sentas la ŝanĝon de la kapacitanco de kondensilo kaŭzitan de la alproksimiĝo de la uzantofingro, kiel okazas sur la tuŝekranoj.

Malsamaj meĥanikaj ŝaltiloj ne mane aktivigataj

Magneta indukdenso

Ŝaltilo 
Reedŝaltilo en ampolo.

Reedŝaltilo estas ŝaltilo, kiu permesas aŭ interrompas elektran kurenton depende de la ĉeesto aŭ foresto de magneta indukdenso.

Ĝi ĝenerale konsistas el hermeta protekta vitroampolo, kiu enhavas ne-oksidigan atmosferon (nek oksigenon nek akvovaporon) kaj du flekseblajn kontaktojn (flekseblaj kiel kano, reed en la angla). Ĉi tiuj kontaktoj estas magnetizeblaj kaj elastaj, faritaj el magneta metalo. En la ĉeesto de magneta indukdenso, la kontaktoj magnetiziĝas, kaj altiras sin unu la alian. Ili venas kune permesante la fluon de elektra kurento. Kiam la magneta indukdenso ĉesas, ilia magnetizado ankaŭ ĉesas, kaj la elasteco de la kontaktoj disigas ilin, malfermante la cirkviton. Ofte uzata kiel finkontaktilo, aŭ ankaŭ nombrilo kreante impulsojn al ĉiu proksimiĝo de mova objekto: permanenta magneto fiksita sur la mova parto alproksimiĝas la ŝaltilon kaj ŝanĝas ĝian staton, ĉiufoje transdonante la informon al regilo.

Eblas ankaŭ uzi ĝin kiel relajson, anstataŭigante la alproksimiĝon de permanenta magneto per elektromagneta volvaĵo ĉirkaŭanta la aparaton, tamen du malavantaĝoj menciindas: induktanco de la primara cirkvito kaj ne-neglektebla ŝalta daŭro (ĉirkaŭ dekono de sekundo).

Gravito

Ŝaltilo 
Hidrarga ŝaltilo.

Hidrarga ŝaltilo permesas aŭ interrompas la konektadon laŭ sia klino. La gravito permesas movi la hidrargon (en ĝia likva stato) ene de vitroampolo provizita per du elektrodoj. Ĉi tiu tipo de ŝaltilo estas uzata malpli hodiaŭ pro la tokseco de hidrargo, kiam ĝi dislokiĝas por rompo de sia protekta vitra ujo.

Tamen ĉi tiu tipo de ŝaltilo estas uzita pro sia kapablo produkti ŝalton netan kaj puran sen "resalto", kontraŭe al aliaj meĥanikaj ŝaltiloj; la kvalito de la kontaktoj estas la sama laǔ la tempo, ĉar ili ne eluzatas kaj ne oksidiĝas kaj permesas multnombrajn ŝaltojn.

Varmo

Dulamena ŝaltilo, ankaŭ nomata dumetalilo, konsistas el du lamenoj de metalojalojoj flekseblaj, lutitaj aŭ gluitaj unu kontraŭ al alia laŭlonge; pro iliaj malsamaj dilatkoeficientoj sub la efiko de temperature tia aro deformiĝas malfermante la kontaktilon.

Elektronikaj ŝaltiloj

Malsamaj teĥnologioj permesas realigi ektronikajn ŝaltilojn.

  • Diodoj estas naturaj ŝaltiloj por alterna kurento: alternanco okazas kun minimuma tensioperdo, dum la sekvanta alternanco estas blokita.
  • Transistoroj povas esti uzataj kiel ŝaltiloj en kontinua kurento.
  • Fotokuploj povas esti uzataj kiel ŝaltiloj pri du izolitaj cirkvitoj de kontinuaj kurentoj.
  • Tiristoro.

Tags:

Ŝaltilo KonsistoŜaltilo Malsamaj meĥanikaj ŝaltiloj mane aktivigatajŜaltilo Malsamaj meĥanikaj ŝaltiloj ne mane aktivigatajŜaltilo Elektronikaj ŝaltilojŜaltiloElektra cirkvitoElektra kurento

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MjelinoSankta LucioSan Sebastián-Donostia (stacidomo)Franca respublika kalendaroInsulo de la RozojKalia okzalatoHinduismoNaftoAma orientiĝoReformprojekto de ZamenhofInternacia Fonetika AlfabetoDiakonoDonald TrumpVikimedia KomunejoIrena (persona nomo)DuoninsuloUniversala Tempo KunordigitaDeklaracio pri EsperantoLiteratura MondoSt. Johann (Tirolo)Kruda materialoFamilio (biologio)Lewandowski-Kurowicka-Joe distribuoDomajna nomsistemoOperatoroEsperanto kaj Libera ScioVila Real de Santo António2-ButinoAmoroNational Center for Biotechnology InformationI2PPlatonoOperaciumoUsonoTTTFenilpropeno4-OktenoRimana hipotezoHispanioSmilkovUsona MararmeoĤanatoUkrainioFranz Anton Adolph von WagenspergBlogo24-a de apriloSilezia landa muzeo1275VoksignoAlirebloPugoTaboBildoSkizofrenioTorreblancaVAZ-1111ESerĉilo-optimumigoCornierMerkredoDrăgăneștiTeroInternacia Infana KongresetoGimnastikejo🡆 More