Wolfgang SCHÜSSEL (naskiĝinta la 7-an de junio 1945 en Vieno) estas aŭstra politikisto.
Wolfgang Schüssel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wolfgang Schüssel | |||||
Naskiĝo | 7-an de junio 1945 (78-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | Aŭstria Popola Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La membro de la Aŭstruja Popola Partio estis de 1979-2003 (kun interrompoj) kaj de 2006-11 deputito al la Nacia Konsilio. De 1989-95 li estis ministro pri ekonomiaj aferoj. En 1995 li iĝis nacia estro de sia partio. De 1995-2000 li deĵoris kiel vickanceliero kaj ministro pri eksteraj aferoj en la kabinetoj de la socialdemokratoj Franz Vranitzky kaj Viktor Klima. Tiam li influis pozitive la unuiĝon de la Respubliko Aŭstrujo al la Eŭropa Unio; krome li (nesukcese) laboris por forlasi la tradician neŭtralecan politikon de Aŭstrujo.
Post la elektoj de 1999 - kiam la dekstrapopulisma FPÖ voĉdone venkis la ÖVP kaj iĝis la dua plej granda partio en la ŝtato - Schüssel tuj deklaris iri opozicien. Sed post nesukcesaj interparoladoj kun la SPÖ por daŭrigi la t.n. Grandan koalicion (17.12.1999-21.1.2000) li, sen komisio de la Prezidanto de Aŭstrio, ekinterparolis kun FPÖ-anoj. Malgraŭ - parte ankaŭ dirigitaj kaj ofte eĉ histeriaj - protestoj de ene kaj ekstere de Aŭstrujo, la interparoladoj sukcesis kaj en la 4-a de februaro 2000 li fariĝis kanceliero.
Schüssel ne laciĝis substreki ke sia politikstilo koncerne fremdulojn baziĝu sur toleremeco kaj malfermiteco. La komencon de oktobro 2000 Schüssel faris kontrakton kun Usono pri damaĝokompensoj de iamaj NS-punlaborintoj. La malensorĉado de la dekstrapopulismuloj pro ilia partopreno registara kondukis Schüssel al glora venko ĉe la elektoj de novembro 2002.
Post la malvenko la 1-an de oktobro 2006 li demisiis (kaj restis provizore registarestro ĝis la 11-a de januaro 2007). Li gvidis la interparoladojn kun la socialdemokrata frakcio ĝis la lasta tago. Li ne volis fariĝi ministro sub la nova (socialdemokratia) kanceliero Alfred Gusenbauer kaj rezignis pri la estrado de sia partio. Samtempe li fariĝis frakciestro en la parlamento. Post novaj malbonaj rezultoj ĉe la elektoj en la 28-a de septembro 2008 Schüssel transdonis ankaŭ tiun oficon al la nova partiestro Josef Pröll.
En septembro de 2011 Schüssel forlasis la parlamenton. Kiel kaŭzon li menciis voli faciligi esplorojn pri eble la kriminalan juron tuŝantaj decidoj de la estraro de Telekom Austria, kion malhelpus lia imuneco parlamentana.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Wolfgang Schüssel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.