Wojciech Mikołaj Zabłocki (naskiĝis la 6-an de decembro 1930 en Varsovio mortis la 5-an de decembro 2020) – estis pola arkitekto, skermisto, olimpikisto, edukito de la hungara majstro de sabro János Kevey, konanto de la sporta arkitekturo, lekciisto en Instituto de Arkitekturo de la Teknika Universitato de Lodzo kaj en Varsovio.
Edzo de aktorino Alina Janowska kaj patro de poeto kaj reĝisoro Michał Zabłocki.
Wojciech Zabłocki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wojciech Mikołaj Zabłocki | |||||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1930 en Varsovio | ||||
Morto | 5-an de decembro 2020 (89-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alina Janowska vd | ||||
Infanoj | Michał Zabłocki vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | skermanto • arkitekto • olimpika atleto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | arkitekturo • skermo • Olimpikaj Ludoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fakulo pri sabro partopreninta kvar Somerajn Olimpikajn Ludojn, kie li gajnis 3 medalojn – du arĝentajn kaj bronzan. Li akiris 9 medalojn dum mondĉampioneco, kaj ankaŭ 5 titolojn de la majstro de Pollando. En 1953 li iĝis individua mondĉampiono de junioroj. Dum sia dekkelkjara profesia kariero li reprezentis sportajn klubojn de Katowice, Krakovo kaj Varsovio.
En 1954 finis Arkitekturan Fakultaton de la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio. En 1968 doktoriĝis, kaj en 1980 habilitiĝis. Sed antaŭ ĉio okupiĝis pri sportaj konstruaĵoj en Varsovio, Konin, Zgorzelec, Puławy, Halepo. Kreinto de la Monumento al Sileziaj Ribelintoj en Katowice kaj kunaŭtoro de la monumento pri la batalo de Monte Cassino en Varsovio (1999).
Aŭtoro de pluraj libroj, kiel:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Wojciech Zabłocki, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.