Wilhelm Friedrich ACKERMANN (29a de marto 1896 – 24a de decembro 1962) estis germana matematikisto plej bone konata pro la Akermana funkcio, grava ekzemplo en la teorio de komputado.
Wilhelm Ackermann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Friedrich Ackermann | |||||
Naskonomo | Wilhelm Friedrich Ackermann | ||||
Naskiĝo | 29-an de marto 1896 en Herscheid, Germana Imperiestra Regno | ||||
Morto | 24-an de decembro 1962 (66-jaraĝa) en Lüdenscheid, Okcidenta Germanio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio • Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • filozofo • gimnazia instruisto vd | ||||
Laborkampo | matematiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | David Hilbert vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | BIT predicate ❦ ordonombro de Ackermann ❦ Ackermann set theory ❦ Akermana funkcio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li doktoriĝis en la Universitato de Gotingeno en 1925 pro sia disertacio Begründung des "tertium non datur" mittels der Hilbertschen Theorie der Widerspruchsfreiheit, kiu estis fidinda pruvo de aritmetiko ŝajne sen Peano indukcio (kvankam ĝi uzas ekz. indukcion pri la longo de pruvoj). Ekde 1929 ĝis 1948, la instruis en la Arnoldinum Gymnasium en Burgsteinfurt, kaj poste en la Lüdenscheid ĝis 1961. Li estis ankaŭ koresponda membro de la Akademie der Wissenschaften (Akademio de Sciencoj) en Gotingeno, kaj estis honora profesoro en la Universitato de Münster.
En 1928, Ackermann helpis David Hilbert en liaj prelegoj de 1917–22 pri enkonduka matematika logiko en lernolibro, Grundzüge der theoretischen Logik.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Wilhelm Ackermann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.