Vizma BELŠEVICA (ruse Визма Яновна Белшевица, Vizma Janovna Belŝevica; 30-a de majo 1931 en Rigo – 6-a de aŭgusto 2005 en Rigo) estis latva verkistino kaj tradukistino.
Ŝiaj poemoj estas multe esploritaj kaj tradukitaj. Ili estas ankaŭ komponitaj. El ŝiaj prozverkoj estas plej konate trilogio titole Bille. Ĝi inkludas kaj faktojn kaj fikcion kaj ricevis rapide ŝaton kaj el fakularujo kaj fare de normalaj legantoj.
Vizma Belševica | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de majo 1931 en Rigo | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 2005 (74-jaraĝa) en Rigo | ||||
Tombo | Rainis Cemetery vd | ||||
Lingvoj | latva vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Latvio vd | ||||
Alma mater | Literatura instituto Maksim Gorkij vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Klāvs Elsbergs • Jānis Elsbergs vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | poezio • novel vd | ||||
Aktiva en | Rigo vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Trilogy Bille vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La patro de Vizma Belševica, Jānis Belševics, estis laboristo, ŝia patrino Ieva (fraŭline Cīrule) dommastrino. Kun nur unu enspezo kaj pro la alkoholproblemo de la patro, kiu perdis sian bakejan komercon dum la Granda Depresio, la familio estis malriĉa. Vizma pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo en Rigo; la urbo estas la temo de ŝia laboro, sed la tempo, kiun ŝi pasigis en la eta bieno de siaj parencoj en Kurlando ludas multe pli grandan rolon en ŝiaj poemoj kaj tekstoj.
Dum la 1950-aj jaroj, Vizma Belševica studis literaturon ĉe Gorkij-instituto en Moskvo. Ŝia unua volumo de poezio aperis en 1955. Ŝiaj fruaj verkoj estis influitaj de komunismo, sed poste ŝi distancigis sin de tiu ĉi ideologiaĉo. En la 1960-aj jaroj ŝia reputacio en la Latva SSR malkreskis ĉar ŝi rifuzis konformigi sian skribon al sovetia literatura doktrino. La poemaro Jūra deg (La maro brulas) estis publikigita en 1966. Precipe per la poemo Marĝenaj notoj de Henriko la Latvo en la Livonia Kroniko (ĝi eldoniĝis en la volumo Gadu gredzeni 1969), ŝi havis grandajn problemojn. La menciita kroniko datiĝas de la frua 13-a jarcento, kiam la germana Fratio de la glavo konkeris Livonion; la paraleloj al la sovetia okupado de Latvio estis klaregaj, eĉ por la politikaj cenzuristoj. Sekvis serio da reprezalioj: Belševica ne rajtis eldoni dum preskaŭ ok jaroj, kaj ŝi estis forpelita el la Verkista Unio de Latva SSR.
Ŝi uzis la malvolan ripozperiodon por traduki verkojn de Shakespeare, Hemingway, Puŝkin kaj ukrainan literaturon, same kiel Winnie-the-Pooh de Milne. Post kiam la malpermeso de publikigo estis nuligita, novaj poemaroj estis publikigitaj ĝis 1987, kiam la filo de Vizma Belševica, la poeto Klāvs Elsbergs, mortis sub misteraj cirkonstancoj. Li falis el konstruaĵo de la Verkista Sindikato; tio eble estis politika murdo farita ankaŭ por influi Belševica. Post tio ŝi komence eksilenti. Nur en 1995 ŝi publikigis la unuan volumon de la aŭtobiografia romantrilogio Bille.
Belševica laboris kun simplaj, altkontrastaj bildoj de granda simbola potenco. En ŝiaj poemoj kaj noveloj, la naturo en ĉiuj siaj formoj, same kiel patrineco kaj la rolo de virinoj, ludas gravan rolon. La tekstoj, kiuj trapasis la cenzuron, estis tradukitaj kaj distribuitaj en tuta Sovetunio kaj eksterlande.
Ŝi ricevis publikan agnoskon en Latvio post sendependiĝo en la 1990-aj jaroj: la 6-an de decembro 1990 ŝi estis elektita honora membro de la Latva Akademio de Sciencoj. Ŝi estis dufoje premiita per Spīdola-premio, la plej alta latva rekono en la kampo de literaturo, same kiel per la plej alta honoro de Latvio, Ordo de Tri Steloj. En 1998 ŝi dividis Tomas-Tranströmer-premion kun Knuts Skujenieks. Post 2000, Vizma Belševica estis plurfoje en diskutolisto kiel kandidato por la Nobelpremio pri literaturo, plej lastatempe en 2004. Ŝi mortis en Rigo la 6-an de aŭgusto 2005 post longa malsano kiu ligis ŝin al rulseĝo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vizma Belševica, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.