En astronomio, solstico estas ĉiu el la du datoj en la jaro, en kiuj Suno atingas la plej grandan angulan malproksimiĝon de ekvatoro, en sia ŝajna movo en la ĉielo.
Pro tiu granda malproksimeco, ŝajnas, ke Suno haltas (vorto “solstico” devenas el Latino solstĭtĭum: sōl “suno” + stătŭs “starado”, t.e. “suno ŝajne haltas”).
Vintra solstico okazas inter la 21-a kaj la 23-a de Junio en suda hemisfero, kaj inter la 21-a kaj la 23-a de Decembro en norda hemisfero. En vintra solstico okazas la plej mallonga tago kaj la plej longa nokto de la jaro. Kiam en unu el la hemisferoj okazas vintra solstico, en la alia estas somera solstico.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vintra solstico, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.