Redaktantoj nepre estu ege zorgemaj, aldonante informon pri vivantaj homoj en iu ajn vikipedia paĝo.
Ĉefaj reguloj de Vikipedio |
|
Tia materialo meritas altan gradon da zorgo, kaj strikte konformiĝu al leĝoj de Usono, kie la vikipediaj serviloj estas bazitaj, kaj de aliaj landoj. Jen kvar el la ĉefaj reguloj de Vikipedio:
Artikolo nepre estu ĝusta. Strikte uzu nur altkvalitajn informofontojn. Ĉiuj citaĵoj kaj iu pridubebla materialo nepre estu referencita al fidela, eldonita informofonto uzante entekstajn referencojn. Disputebla materialo pri vivantaj homoj el nefidindaj fontoj aŭ sen informofontoj - ĉu negativa, ĉu pozitiva, ĉu neŭtrala, ĉu nur pridubinda - estu tuj forigita sen diskuto. Uzantoj konstante aŭ ege malrespektante ĉi tiun regulon estos forbaritaj kontraŭ redaktado.
Biografioj de vivantaj homoj estu verkitaj prudente kaj kun zorgo pri la privateco de la homo pri kiu la artikolo temas. Vikipedio estas enciklopedio, ne klaĉgazeto. Ne estas la celo de Vikipedio esti disvastigilo de fantaziaj onidiroj pri homoj. La ebleco de malhelpo al vivantoj estu ĉiam konsiderata kiam redaktante. Ĉi tiu regulo inkluzivas kaj vivantojn kiel temo de artikolo kaj vivantojn menciitajn en aliaj artikoloj. La redaktanto kiu aldonas informon povu pruvi ĉiun aserton aldonitan en artikolo.
Kritikado kaj laŭdado povas esti inkluzivitaj se ili estas atribueblaj al fidelaj eksteraj informofontoj, nur se la materialo estas prezentita fidele, prudente, kaj en senpartia etoso. Evitu fontojn kun malica aŭ partia enhavo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Biografioj de vivantaj homoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.