En Vikipedio, menciindeco laŭ la legantaro determinas ĉu afero meritas apartan artikolon.
Ĉefaj reguloj de Vikipedio |
|
Informo en Vikipedio estu verkontrolebla. Plej baze: se mankas tria-partiaj fontoj pri la temo, ĝi verŝajne ne meritas apartan artikolon.
La koncepto menciindeco estas establita por eviti ne-enciklopediaĵojn. Determinante menciindecon ne dependas de famo, graveco, aŭ populareco -- kvankam tiaj ecoj povas plibonigi la akcepteblecon de temo kiu atingas la jenajn gvidpunktojn. Temo estas konsiderata kiel "menciinda" se ĝi atingas la jenajn punktojn kaj ne estas ekskluzivita de Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas.
Ĉi tiuj gvidpunktoj nur priskribas kiom taŭga estas temo por aperi en propra artikolo. Ili ne limigas la enhavon de artikolo. Por regularoj pri enhavo, vidu: Kopirajto, Neŭtrala vidpunkto, Kontrolebleco, Kio Vikipedio ne estas.
Temo estas supozeble menciinda kiel propra artikolo, se ekzistas pri ĝi gravaj skribitaĵoj en fidindaj fontoj.
La fontoj de menciidecaj Esperanto-aferaj temoj devas esti gravaj laŭ la legantaro de ĉi tiu Vikipedio, kiu estas pli malpli la Esperanta komunumo. Kelkfoje, tiuj fontoj sufiĉas por menciindeco eĉ ili ne fare de profesiuloj, aŭ dependas al la temo, kiel anonco de Esperanto-organizo pri sia propraj agadoj. La sub-paĝo Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj_aferoj havas multajn ekzemplojn de menciindaj Esperantaj aferoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Menciindeco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.