Vicente Aleixandre: Hispana verkisto

Vicente ALEIXANDRE, plennome: Vicente Aleixandre y Merlos (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1898, mortis la 14-an de decembro, 1984) estis hispana verkisto.

Vicente Aleixandre: Listo de verkoj, En Esperanto aperis, Vidu ankaŭ Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vicente Aleixandre (metroo de Madrido).
Vicente Aleixandre
Nobel-premiito Vicente Aleixandre: Listo de verkoj, En Esperanto aperis, Vidu ankaŭ
Vicente Aleixandre: Listo de verkoj, En Esperanto aperis, Vidu ankaŭ
Persona informo
Vicente Aleixandre
Naskonomo Vicente Pío Marcelino Cirilo Aleixandre y Merlo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1898 (1898-04-26)
en Sevilo
Morto 14-an de decembro 1984 (1984-12-14) (86-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Almudena Cemetery vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Studenta Rezidejo vd
Familio
Edz(in)o
Parencoj Concepción Aleixandre Ballester vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoinstruisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Vicente Aleixandre: Listo de verkoj, En Esperanto aperis, Vidu ankaŭ
Vicente Aleixandre: Listo de verkoj, En Esperanto aperis, Vidu ankaŭ
vdr

Vicente Aleixandre naskiĝis en Sevilla kaj pasigis sian infanaĝon en Málaga. En Madrido li ĝis 1919 studis juron kaj ekonomion. Dum kelkaj jaroj li laboris kiel profesoro, sed sanecaj problemoj devigis lin, ĉesigi tiun ĉi karieron. Ekde 1925 li plene dediĉis sin al la verkado. Liaj unuaj poemoj en 1926 aperis en la revuo Revista del Occidente; lia unua memstara poemaro Ámbito aperis en la jaro 1928. Dum sia vivodaŭro li kaŝis sian samseksamon. En la tridekaj jaroj la poeto konas Andrés Acero kaj ambaŭ ekhavas intensan amrilaton interrompotan pro la ekzilo de Andrés en Meksikio, post la Civila Milito. Laŭ Vicente Molina Foix, "Vicente Aleixandre estis tre hontema pri sia seksa orientiĝo pro la eventuala vundo, kiun li povus fari al sia familio, ĉefe al sia fratino, sed li diris al mi, ke post lia morto, al li estus same, se oni scius la tutan veron; verdire li konsideris, ke ja ne temas pri hontinda afero".

Dum la Hispana Enlanda Milito li restis en Hispanio. De 1936 ĝis 1944 li ne rajtis publikigi siajn verkojn. En la jaro 1950 li fariĝis ano de la Hispana Akademio Real Academia Española.

La frua verkaro de Aleixandre estis influita de la superrealismo. Per malfacile komprenebla lingvaĵo la aŭtoro esprimis sian profundan pesimismon. Tiu ĉi periodo de lia kreado atingis la kulminon per Sombra del paraíso (1944).

Post la Dua mondmilito li emfazis la gravecon de la solidareco kaj por la unuopulo kaj por la socio. Lia lingvaĵo fariĝis pli simpla, pli bone alirebla. La ĉefverkoj de tiu ĉi periodo estas Historia del corazón (1954) kaj En un vasto dominio (1962).

La malfrua verkaro de Vicente Aleixandre pritemas ĉefe la morton. Ekzemploj estas Poemas de la consumación (1968), Sonido de la guerra (1972) kaj Diálogos del conocimiento (1974).

Kulmino de lia verkista kariero estis la Premion Nobel de Literaturo, kiun li gajnis en la jaro 1977.

Vicente Aleixandre mortis en Madrido.

Listo de verkoj

Liriko

  • Ámbito (1928)
  • Espadas como labios (1932)
  • La destrucción o el amor (1935)
  • Sombra del paraíso (1944)
  • Historia del corazón (1954)
  • En un vasto dominio (1962)
  • Poemas de la consumación (1968)
  • Sonido de la guerra (1972)
  • Diálogos del conocimiento (1974)
  • En gran noche (eld., 1991)

Prozaĵoj

  • Vida del poeta : el amor y la poesía (1950)
  • Algunos caracteres de la nueva poesía española (1955)
  • Los encuentros (1958)

En Esperanto aperis

  • La morto. En: Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana. – Madrido, 1987. - p. 138-139

Vidu ankaŭ

Tags:

Vicente Aleixandre Listo de verkojVicente Aleixandre En Esperanto aperisVicente Aleixandre Vidu ankaŭVicente Aleixandre14-a de decembro1898198426-a de apriloHispanioVerkisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

La Internacio (himno)MielabeloSedlejovIslama oferofestoHuta (Transkarpatio)Nudeco (arto)Jamné nad OrlicíJiStar WarsYandexRetkaptejoKomunumoParkstein (Basaltkegel)NGC 4388Ribelo de 2023 en SudanoSaint-JulienFinnlandoBernaj Oberlandaj Fervojoj1930StrekokodoLa nevenkebla ĝenoIŝmaelInsularoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)RAngla lingvoReĝa Jura Akademio (Kassa)Kozlov (distrikto Jihlava)GirosEurovision Song ContestBerg (stacidomo)Katolika eklezioKajaaniPurnoHabsburgojMalborkKluboLa pianisto (filmo)14-a de septembroIsidore Geoffroy Saint-HilaireTürkiye Radyo Televizyon KurumuAmoroProgramo ArtemisHorní Dubenky1547Novembro de 2018Asekura terminaro seslingvaLa ley del deseo2-a de septembroVulkanoTrombonoParkstein (Supra Palatinato)Ellandigo de germanoj el ĈeĥoslovakioPacifikaj insulojOĉamĉireBird and Pres - The '46 Concerts Jazz at the PhilharmonicAprilo de 2011Hispana lingvoKodoKopioOhioHlinjanijIsmail al-Azhari4-a de septembroUkrainioĈefurboKiproKäyn ahon laitaaOrdeno de Sankta Patriko🡆 More